Marasmo laŭ Esperanto-vortaroj kiel PVreta vortaro estas

  1. malsaneca ekstrema malgraseco kun senvigleco, apatio, inerteco, paralizo kaj kadukeco, kaj
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
E41 Nutra marasmo
signifa subnutrado kun marasmo
E42 kvaŝiorkora marasmo
signifa proteinomanka subnutrado kun marasmo
vdr
  1. (figure) plena senaktiveco: la komerco estas en marasmo stagni.

La termino fontas el la malnovgreka vorto μαραίνειν marainein, kiu signifas "forviŝi, elsekiĝi, iom post iom malaperi". Temas pri manko de proteinoj kaj nutra energio, kiu gvidas al forkonsumo de ĉiuj korpaj energiaj kaj proteinaj rezervoj. Fake oni foje ankaŭ nomas la simptomaron "proteino- kaj energiomanka malnutrado" (PEM), aŭ paralelforme ekzemple angle protein-energy-malnutrition.

Kaŭzoj redakti

Marasmo ekaperas se homo suferas je ĝenerala subnutrado, do manko de kaj proteinoj kaj grasoj kaj karbonhidrato. La malsano pli oftas en neindustriiĝintaj ŝtatoj. Ĝi koncernas aparte infanojn, ekde la momento kiam ili ne plu estas mamnutrataj, do ne plu nutriĝas per patrina lakto sed per malsufiĉa anstataŭa nutraĵo.[1] La efiko povas esti plifortigata se pro la subnutrado ne plu bone funkcias la digestado kaj enkorpigo de nutraj elementoj el la intestaro: infanoj kun marasmo ekzemple havas mankon de digestaj enzimoj kaj galaj acidoj, kio malhelpas normalan enkorpigon de grasoj el la intestaro. Tiun mankon de digestaj enzimoj kaj galaj acidoj simple kaŭzas ilia malnutrostata nesufiĉa produktado en la pankreato kaj hepato. La galajn acidojn krome transformas inteste amasiĝintaj bakterioj, kio kaŭzas ke ili ne plu povas plenumi ilian digestan funkcion.[2]

Simptomoj kaj diagnozo redakti

Plej frapa signo de subnutrado estas la perdo de korpa pezo. La homa korpo bezonas siajn rezervojn de graso por produkti energion. Por tiom longe kiom eble garantii la produktadon de vivesencaj proteinoj, ankaŭ la muskoloj forkonsumiĝas, kaj en la skeleta kaj en la kora muskolaroj. La ventro kutime estas ŝveliĝinta, kaj la vizaĝo ricevas aldonajn sulkojn. La koncernaj infenoj foje aspektas kiel miniaturaj maljunuloj. Plue la pacientoj suferas je diareo, ĉar ankaŭ la intesta mukozo ŝrumpiĝas. La korbata ritmo kaj la sangopremo estas malaltigataj. Pro la nutromanko ankaŭ la imuna sistemo ne plu bone funkcias, kaj la korpo sekve facile eksuferas je aldonaj infektaj malsanoj, kiuj povas kauzxi morton.[1]

Saniĝintaj infanoj ankaŭ post plena fino de la malsano havas pli etan korpopezon, kaj ne klaras ĉu restas intelekta difekto.[1] La diagnozo marasmo klaras, se homo havas malpli ol 60 procentaĵojn de la normala pezo, kaj ne havas edemojn, do ŝveliĝojn de pluraj korpopartoj. Se ja ekzistas tiaj edemoj, probablas kombino de kaj marasmo kaj la specife proteinomanka malsano kvaŝiorkoro.[3]

Marasmo en emocie malatentataj infanoj redakti

„Marasmo” aparte de tio laŭ difino de la sciencisto René A. Spitz (1978) ankaŭ priskribas la "velkadon, apatiigon kaj fine morton" de sane naskiĝintaj kaj bonorde nutritaj beboj sekve de absoluta emocia malatento. En antaŭaj tempoj ĝis 70 procentaĵoj de la beboj forlasitaj de siaj gepatroj kaj nutritaj en institucioj mortis pro tiu manka stato.

Terapio redakti

La terapion de la malsano difinas sekemo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La 10-paŝa skemo samas rilate al marasmo kaj la parenca mankosindromo kvaŝiorkoro: La komenca stabiliga terapio konsistas en nutrado relative abunda je proteinoj, kiu ofertatas al la etaj pacientoj en malgrandaj, sed oftaj porcioj. Tiu stabiliga fazo garantiu la plufunkcion de la bazaj korpaj sistemoj kaj ne superŝarĝu la malfortiĝintan metabolon de la pacientoj. Aparte tro multaj proteinoj povas superŝarĝi la infanan metabolan sistemon: Aparte bonas lakto aplikebla per trinkado, sed ankaŭ per fleksebla tubeto trabuŝe aŭ tranaze enigita en la infanan stomakon. Post proksimume semajno rekomendeblas aldoni pliajn proteinojn al la lakto. Post proksimume 2 ĝis 3 semajnoj eblas anstataŭigi la lakton per grajna kaĉo al kiu aldoniĝis pliaj vitaminoj kaj esencaj mineraloj. Tiu dieto daŭru ĝis la korpa pezo reatingas almenaŭ 80 procentaĵojn de la normala pezo. Tiam eblas plunutri per tradiciaj nutraĵoj. Paciento konsideratas "kuracita", kiam la korpa pezo resuperas 85 procentaĵojn de la normala pezo.

Tradiciaj malsano-konceptoj redakti

En 1991 kadre de scienca studo 150 virinoj de suba socia tavolo en la pakistana urbo Karaĉio estis demandataj pri sia kompreno de la malsano. Nur eta parto konsideris ĝin sekvo de subnutrado respektive de malabsorbo de nutraj elementoj pro diareo. Plej granda parto kredis, ke la kaŭzo estis beba kontakto kun virino kiu havus alian marasman infanon aŭ estus en stato de rita malpuro. Sekve la plej granda parto kredis ke pli abunda nutrado kaj medicina prizorgo estus terapio tute maltaŭga sanigi marasmajn infanojn. La virinoj tamen tute konsciis pri la granda risko de marasma infano morti pro sia stato.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Emanuel Rubin kaj David Strayer : Environmental and Nutrional Pathology [angle: "Vivmedia kaj nutra patologio"]. En Raphael Rubin, David Strayer: Rubin's Pathology, Filadelfio, Usono, 2008, paĝoj 277-278
  2. H.C. Mehta, A.S. Saini, H. Singh, P.S. Dhatt: Biochemical aspects of malabsorption in marasmus: effect of dietary rehabilitation. ("biokemiaj aspektoj de malabsorbo en marasmo: la efiko de dieta rehabilitigo"), British Journal of Nutrition ("brita ĵurnalo pri nutrado"), 1984, volumo 51, paĝoj 1-6 ; PMID 6418198
  3. W.A. Coward kaj P.G. Lunn : The Biochemistry and Physiology of Kwashiorkor and Marasmus ("la biokemio kaj fiziologio de kvaŝiorkoro kaj marasmo"), British Medical Bulletin ("brita medicina bulteno"), 1981, volumo 37, No. 1 paĝoj 19-24 ; PMID 6789923
  4. Dorothy Mull : Traditional perceptions of marasmus en Pakistan ("traciciaj perceptoj de marasmo en Pakistano"), Social Science and Medicine ("Socia scienco kaj medicino"), 1991, volumo 32, No.2, paĝoj 175-191 ; PMID 1901666