Maratono

kurado trans distanco de 42195 metroj

Por la samnoma urbo, vidu Maratono (urbo).


Maratono
sporta fako
vetkurolongdistanca kuro
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Dorando Pietri unue finis la maratonon ĉe la Londonaj Olimpikoj de 1908. Lia venko estis poste malkvalifikita.
Dosiero:Everest 2006 Marathon Finish .JPG
Nepala kuristo transiras la cellinion en la plej alta maratono de la mondo, la maratono Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay ĉe la montpiedo de Everest. Ĉi tio estas jarokazaĵo, kie kurantoj komencas la kuradon ĉe Everest-Baza Tendaro je 5.364 metroj

Maratono estas longdistanca kur-konkurso 42,195 kilometrojn longa. La nomo devenas de la urbeto en Maratono en Grekio (greke Marathon),

La origino de la nomo de la kurado estas en popola legendo pri Fejdippides, atena mesaĝisto, kiu kuris de la urbo Maratono al Ateno en 490 a.K., por alporti la novaĵojn pri la greka venko kontraŭ la persa invadanto en la batalo de Maratono, kaj mortis tuj post la sciigo.

Hodiaŭ la Internacia Olimpika Komitato taksas la plej mallongan itineron de la batalkampo de maratono al Ateno je nur 34,5 kilometroj. Pli longa vojo inter la du urboj, 40 kilometrojn longa, estis elektita ĉe la Atena Olimpiko (1896) kiel la itinero de la unua olimpika maratono.

En la historia atesto de Herodoto estas malsama rakonto, laŭ kiu Fejdippides estis senditaj de Ateno al Sparto por alvoki plifortikigojn antaŭ ol la batalo komenciĝis, sed revenis de tie kun malplenaj manoj. Kalkulo de la kurdistanco laŭ la historio de Herodoto montras, ke Fejdippides vojaĝis ĉirkaŭ 450 kilometrojn en kelkaj tagoj.

Ekde 1896, la maratono estas en la programo de la nuntempaj Olimpikoj. Franco, Michel Bréal, sugestis ke la Olimpikoj de 1896 inkluzivu kur-konkurson inter Maratono kaj Ateno (c. 40 km). Greko, Spiridon Louis, venkis en la unua olimpika maratono (2 horoj 58 minutoj 50 sekundoj). La distanco por la maratono variis ĝis 1921, kiam la Internacia Amatora Atletika Federacio postulis ke la distanco de la Olimpika maratono de 1908 en Londono (42,195 km, ekde la Kastelo Windsor ĝis la Olimpika Stadiono) estu la oficiala distanco de la maratono.

En la Olimpikoj, la maratono estas la plej longa olimpika atletika distanco por kurantoj. Tradicie, la maratono estas la fina atletika evento de la Olimpikoj, kaj finas nur horoj antaŭ la malferma ceremonio.

Lastatempe, pli ol 800 urboj tra la mondo havas ĉiujaran maratonon. Kelkaj el la plej grandaj maratonoj estas la maratonoj de Bostono, Novjorko, Londono, kaj Honolulu, inter aliaj.

Ankaŭ la sketado havas maratonon.

Rekordoj redakti

La 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la Ĉikaga Maratono kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj, fininte la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tamen, ĝi ne estis oficiale konsiderata mondrekordo, ĉar la kurado ne estis aprobita de IAAF.

Kelkaj maratonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti