Marbella

urbo en Hispanio

Marbella [marbe(l)ja] estas unu el la plej famaj turismaj urboj en Hispanio, apud Mediteraneo.

Marbella
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29600–29604
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 156 295  (2023) [+]
Loĝdenso 1 367 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 31′ N, 4° 53′ U (mapo)36.511363888889-4.8834416666667Koordinatoj: 36° 31′ N, 4° 53′ U (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 114,3 km² (11 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Marbella (Malago)
Marbella (Malago)
DEC
Marbella
Marbella
Situo de Marbella
Marbella (Hispanio)
Marbella (Hispanio)
DEC
Marbella
Marbella
Situo de Marbella

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marbella [+]
vdr

En la 1950-aj jaroj, oni rimarkis la specialan lokan klimaton, kaj ekpensis utiligi ĝin por turismo.

La konstruo de apuda jaĥthaveno Puerto Banús allogis riĉulojn.

Ĝi iĝis feriejo de jet-riĉularo kun popularaj aristokratoj kiel Jaime de Mora y Aragón, Alfonso zu Hohenlohe, Gunilla von Bismarck kaj Ira von Fürstenberg.

Aliaj riĉuloj elektis ĝin por loĝadejo dum la tuta jaro. Eĉ britaj trajnŝtelistoj ĝuis tie iliajn gajnojn for de la justica atingo.

La kortego de Saudarabio elektis ĝin por la ferioj, reĝo Fahd de Arabio vizitis plurfoje, eĉ tiam senfama Usama bin Laden. La dankomono kaj riĉeco de la araboj iĝis legendaj.

En la 1990-aj jaroj, madrida konstruentreprenisto Jesús Gil, fama pro prezidi futbalteamon Atlético de Madrid, kandidatis en liamezura partio Grupo Independiente Liberal (GIL), kaj sukcesegis esti urbestrigita. Li, laŭ promeso, malaperigis stratajn deliktojn per polico. Tamen, post jaroj, Marbella iĝis rifuĝejo kaj monlavejo de rusa mafio.

Iom post iom, la neordinara maniero regi de Gil alarmis ceteran Hispanion. Skandaloj pri konstrupermesoj, reklamado en lia futbalteamo, malobjektiveco en la urba ĵurnalo, kaj malrespekto al la opozicio novaĵigis. Ankaŭ lia netradicia partio GIL etendiĝis en aliaj urboj de Costa del Sol kaj eĉ trans la Ĝibraltara Markolo al Ceŭto kaj Melilio. Tamen, la loĝantoj de Marbella reelektis Gil kiel urbestro.

En la 2000-aj jaroj, la futbalteamo estis sekvestrita de justico kaj Gil estis senrajtigita je publikaj postenoj. En 2003, GIL-ano Julián Muñoz estis elektita urbestro. Li baldaŭ ekaperis en klaĉmediatoj, ĉar li foranstataŭis sian edzinon per fama kantisto Isabel Pantoja. En julio 2003, Jesús Gil ordonis, ke lia partio elpostenigu Muñoz. En aŭgusto 2003, kun subteno de ribelaj elektitoj de PSOE kaj Partido Andalucista, la kandidato favorata de Gil anstataŭis Muñoz. Enketo ekis pri koruptaĵoj de Gil y Muñoz.

Eksteraj ligiloj redakti

Elviria Hills