Marc-Antoine Laugier

Marc-Antoine Laugier (naskiginta la 26-an de septembro 1713 en Manosko, Provenco; mortinta la 7-an de aprilo 1769 en Parizo) estis jezuita pastro, verkisto, historiisto kaj arĥitektura teoriisto.

Marc-Antoine Laugier
Persona informo
Marc-Antoine Laugier
Naskiĝo 22-an de januaro 1713 (1713-01-22)
en Manosque
Morto 5-an de aprilo 1769 (1769-04-05) (56-jaraĝa)
en Parizo
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo arkitektura teoriisto • arkitekturhistoriisto • historiistoverkisto • arthistoriisto vd
Laborkampo historio de arkitekturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fruntopaĝo de Essai sur l'Architecture

Vivo redakti

En la aĝo de 14 jaroj li aniĝis laŭ instigo de la gepatoj en la jezuitan kolegion je Avinjono. En la sekvaj jaroj li studis teologion en Liono, Bezansono, Marsejlo, Nimo kaj Arles. Li donis sian sanktan promeson al la ordeno kaj predikis komence en la preĝejo St-Sulpice en Parizo. Mallonge poste li fariĝis kortegopastro en Parizo. En 1754 li prezentis predikon antaŭ la reĝo kaj la kortego je Versajlo dum la karesmo, kiu fariĝis publika skandalo. Laugier kritikis la reĝan kortegon pro ĝia plezuravido, pro la fordiboĉado en la monarĥio kaj pro la malmorala vivokonduto de la nobelaro. Ankaŭ li akre kritikis la politikajn cirkonstancojn de sia epoko. Post sia lasta prediko paskodimanĉon de 1754 Laugier estis revokata de lia superulo en la provincon al Liono. Tie li devis toleri disciplinajn rimedojn. En la jaro 1756 li transiris al la ordeno de la benediktanoj. Pro sia antaŭhistorio li estis malligata de la pastraj taskoj, kaj li sin dediĉis al arto, arĥitekturo kaj muziko. Dum la sekaj jaroj li verkis diversajn traktaĵojn pri arĥitekturo kaj arto. La 7-an de aprilo 1769 Laugier mortis post mallonga malsano en Parizo.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Françoise Fichet: Marc-Antoine Laugier. 1713–1769.[rompita ligilo] En: La théorie architecturale à l’âge classique. Essai d’anthologie critique. (Arĥitektura teorio en la klasika epoko. Eseo pri kritika antologio) Mardaga, Bruselo k. a. 1979, ISBN 2-87009-104-4, p. 367–369.