Marc Allégret
Marc ALLÉGRET (naskiĝis en Bazelo, la 22-an de decembro 1900 - mortis en Parizo, la 3-an de novembro 1973) estis svisa reĝisoro kiu faris la plejparton de sia laboro en Francio. Li estis ankaŭ scenaristo kaj fotisto. Li kunlaboris kun diversaj kinartistoj kiel ekzemple kun Julien Duvivier.
Marc Allégret | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1900 en Bazelo |
Morto | 3-an de novembro 1973 (72-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo |
Familio | |
Frat(in)o | Yves Allégret |
Edz(in)o | Nadine Vogel |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro • fotisto |