Marc ANDREESSEN [an-DRI-sen] (naskiĝis la 9-an de julio 1971) estas usona komputikisto kiu verkis en 1993 la unuan popularan grafikan TTT-legilon, Mosaic.

Marc Andreessen
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1971 (1971-07-09) (52-jaraĝa)
en Cedar Falls
Lingvoj angla
Loĝloko New Lisbon • Atherton
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • New Lisbon High School
Familio
Edz(in)o Laura Arrillaga-Andreessen
Okupo
Okupo komputosciencisto • entreprenisto • inventisto • blogisto • programisto • programinĝeniero • investisto • inĝeniero
Verkoj Mosaic
vdr

En 1994 li kunfondis la kompanion Netscape por produkti la legilon kiel la komerca produkto, la Netscape Navigilo (angle, Netscape Navigator). Pro Andreessen, la TTT kaj la Interreto jam ne estas afero de komputikistoj, sed fakto de moderna vivo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.