Marc van Oostendorp

Marc van OOSTENDORP (ˈmɑr(ə)k fɑn ˈoːstə(n)dɔr(ə)p;[noto 1]; 15-a de decembro 1967, Roterdamo)[1] estas nederlanda lingvisto kaj esperantisto. Ekde 2022 li estas ano de la Akademio de Esperanto (kun mandato ĝis 2028).[2]

Marc van Oostendorp
Marc von Oostendorp enkondukata al la Academiegebouw, en 2008.
Marc von Oostendorp enkondukata al la Academiegebouw, en 2008.
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1967 (1967-12-15) (56-jaraĝa)
en Roterdamo
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • esperantologo
TTT
Retejo http://www.vanoostendorp.nl/
vdr

Studado redakti

Van Oostendorp eklernis Esperanton en 1982, dum sia infanaĝo;[3] en intervjuo por Libera Folio li deklaris, ke pri Esperanto «lin altiras precipe la idealoj».[4][noto 2]

Li studentis ĉe la Universitato de Lejdeno, kie li akiris la bakalaŭron pri la nederlanda literaturo kaj lingvistiko (1987); poste, ĉe la Universitato de Tilburg li akiris la rangon de magistro pri komputa kaj ĝenerala lingvoscienco (1991) kaj ankaŭ la doktoriĝon pri lingvistiko (1995), ambaŭ cum laude.[5] En 1995 fondis li la Projekton Laurens Janszoon Coster, liberan bibliotekon de elektronikaj eldonoj de klasika nederlanda literaturo.[5]

Instruado kaj Esperanto redakti

Dank'al financa subteno de UEA, li iĝis asociita profesoro laŭ speciala nomumo ĉe la Universitato de Amsterdamo pri interlingvistiko kaj Esperanto (1997-2001).[5][3] De 1999 li estis altranga esploristo por la Meertens-Instituto kie, interalie, estas direktoro de la fakejo pri lingvistiko;[5] prelegis li kiel vizitanto ĉe la universitatoj en Esekso, Toronto, Amherst (Masaĉuseco), Tromsø, Trondheim, Verono, Barcelono kaj Tubingeno.[5]

Li servis kiel ĉiusemajna raportisto pri lingvistiko por Radio Noord-Holland (de 2004); de 2007, esploris li fonologiajn mikrovariaĵojn en la Universitato de Lejdeno.[5]

 
Inaŭgura parolado de Marc van Oostendorp ĉe la Universitato de Lejdeno, en 2008.

En 2015 li okazigis kvin prelegojn pri lingva prononco ĉe la Universitato de Lejdeno (2015).[6]

Li estas profesoro pri lingvistiko kaj komunikado ĉe la Universitato Radboud en Nimego (de 2017);[4][3] li ankaŭ deĵoras kiel esploristo ĉe la Instituto Meertens de la Reĝa Nederlanda Akademio pri Arto kaj Sciencoj, en Amsterdamo.[3][7][8]

La 21-an de majo 2022 li elektiĝis kiel prezidanto de la asocio Esperanto Nederland, la landa asocio de UEA, dum ĝia jarkunveno en Lunteren.[4]

Van Oostendorp estas kontribuanto al Genootschap Onze Taal («Socio por nia lingvo»),[9] al la gazeto NRC,[10] al la revuo Neerlandistiek,[11] kaj al Radio Noord-Holland.[4] Li kunlaboras en Taalpost,[12] retmesaĝo-servon (aperanta trifoje semajne) pri lingvo ĝenerale kaj la nederlanda specife; tie li laboras kune kun belga eldonisto Erik Dams kaj la flandra ĵurnalisto Ludo Permentier.[13]

En 2022 li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto, kun mandato ĝis 2028;[2] kiel akademiano, li estris la laborgrupon de la KER-ekzamenoj, kunlaborante kun UEA.[noto 3][3] La grupo laboris precipe por difini ekzamenan materialon (tekstoj, filmetoj, radi-intervjuoj, ktp) por la nivelo C2.[3]

Verkoj redakti

  • (2011) Marc van Oostendorp [et al.]: The Blackwell Companion to Phonology (angle). Malden, MA: Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-8423-6.
  • (2005) Marc van Oostendorp: The Internal Organization of Phonological Segments (angle). Berlino: Mouton De Gruyter. ISBN 3-11-018295-5.
  • (2000) Phonological Projection. A Theory of Feature Content and Prosodic Structure (angle). Berlino: Mouton De Gruyter. ISBN 9783110154221.

Notoj redakti

  1. Van kiam prononcata sola: [vɑn].
  2. Laŭ li, «Esperantistoj strebas al mondo en kiu ni honeste parolas unu kun la alia surbaze de egalvaloro. Ĝuste tio mankas nun, dum la homaro verŝajne ĉiujn nunajn problemojn – de la klimatkrizo ĝis pandemioj ĝis la milito en Eŭropo – povas venki nur se ni estas pretaj interparoli en lingvo kiu estas nenies kaj konsekvence ĉies».[4]
  3. La ceteraj anoj de la grupo estis Duncan Charters, Grant Goodall, Jesper Jacobsen, Jouko Lindstedt, Ruth Keves-Cohen, Lee Miller, Giridhar Rao, kaj Nicola Ruggiero; kunlaboris ankaŭ Hans Becklin kaj Maria Rosaria Spanò kiel korespondantino.[3]

Referencoj redakti

  1. Oostendorp, Marc van (angle). NIAS. Alirita 2023-08-23.
  2. 2,0 2,1 Elekto de triono de la Akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto. Alirita 2023-08-21.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Marc van Oostendorp ĉe YouTube
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 "Van Oostendorp estros Esperanto Nederland", Libera Folio, 30-a de majo 2022. Kontrolita 2023-08-22. (esperante)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Prof. M. van Oostendorp (Marc) (angle). Alirita 2023-08-21.
  6. Kijktip: Van Oostendorp bij Universiteit van Nederland (nederlande) (2015-12-08). Alirita 2023-08-22.
  7. Marc van Oostendorp, hoogleraar Nederlands en Academische Communicatie. Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 3-a de oktobro 2018.
  8. Marc van Oostendorp (angle). Alirita 2023-08-22.
  9. Marc van Oostendorp. Taalkundige Marc van Oostendorp vlogt over allerlei taalonderwerpen. (nederlande). Alirita 2023-08-22.
  10. Marc van Oostendorp (nederlande). Alirita 2023-08-22.
  11. van Oostendorp, , "Bescherm alleen het Limburgs?", 22-a de aprilo 2023. Kontrolita 2023-08-22. (nederlande)
  12. Taalpost (nederlande). Alirita 2023-08-22.
  13. van Oostendorp, , "2000 keer Taalpost", Neerlandistiek, 18-a de februaro 2018. Kontrolita 2023-08-22. (nederlande)

Eksteraj ligiloj redakti