Marca (sportĵurnalo)

Marca [mArka], signife marko aŭ rekordo, estas hispana ĵurnalo pri sporta informo, kun mezaveraĝa eldonkvanto de 413.252 ĉiutagaj ekzempleroj kaj averaĝa disvastigo de 287.641 ekzempleroj (OJD).[1]Estas la ĵurnalo kontraŭ pago pli legita en Hispanio kun 2.749.000 ĉiutagaj sekvantoj, laŭ la EGM.[2] Kvankam laŭdire temas pri tutsporta informo, praktike plej granda parto de informo kaj allogo al legantoj temas pri futbalo.

Marca
emblemo
gazetoretejo
Komenco 21-a de septembro 1938 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondinto(j) Manuel Fernández-Cuesta Merelo vd
Posedata de Unidad Editorial vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Tiu ĵurnalo donas regule diversajn premiojn al elstaraj sportistoj, teamoj, profesiuloj ktp.

Marca elsendas ankaŭ diverse per diversaj kanaloj, kiaj Interreto kaj propraj radio, televidkanalo, sociaj retejoj Twitter kaj Facebook kaj propraj gazetoj pri specifaj sportoj aŭ temoj.

Marca suferas kritikon, ke ĝi misinformas por akiri povon en la sporta medio kaj influi sur alies decidojn.

Notoj redakti

  1. OJD junio de 2008-junio de 2009. Arkivita el la originalo je 2008-12-19. Alirita 2011-03-20.
  2. Resumo de EGM de la 1a monattrio de 2009 Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine (en pdf)