Giuseppa Marcella BELLA (Katanio, 18an de junio 1952), pli bone konata kiel Marcella Bella, estas itala kantistino, fratino de la muzikistoj Antonio kaj Salvatore Bella kaj kantaŭtoro Gianni Bella, kiu komponis plurajn kantojn.

Marcella Bella
Persona informo
Naskonomo Giuseppa Marcella Bella
Naskiĝo 18-an de junio 1952 (1952-06-18) (71-jaraĝa)
en Katanio
Lingvoj italahispana
Loĝloko MilanoIbizo
Ŝtataneco Italio
Familio
Frat(in)o Gianni Bella
Amkunulo Red Canzian
Infanoj 3
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.marcellabella.it
vdr

En 1972 ŝi partoprenis la Festivalon Sanremo kun la kanto Montagne Verdi, kaj poste partoprenis aliajn muzikajn eventojn. Ŝi kantis versiojn de siaj kantoj kaj originalajn kantojn en la germana, angla aŭ hispana.

La populara grupo el germana origino Boney M, uzis unu el ŝiaj kantoj Nessuno Mai, kiel la bazo de la kanto "Take the Heat Off Me". La kanto estis verkita de ŝia frato Gianni Bella en 1974.