Martin KROMER, pole Marcin KROMER blazono Kromer (naskiĝis la 11-an de novembro 1512 en Biecz, mortis la 23-an de marto 1589 en Lidzbark Warmiński) estis pola humanisto, historiisto kaj verkisto de renesanco, muzikteoriisto, diplomato; de 1579 episkopo de Varmio, kanoniko de Krakovo, Wiślica, Kielce kaj Varmio, unu el kungvidantoj de la pola kontraŭreformacio, verkis pole kaj latine, sekretario de la reĝo Sigismondo la 1-a de 1544, diplomatia reprezentanto de la Pola Respubliko en Papa Ŝtato en 1548.

Marcin Kromer
Persona informo
Naskiĝo 1512
en Biecz
Morto 23-an de marto 1589 (1589-03-23)
en Lidzbark Warmiński
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco GermanioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de BolonjoUniversitato de Padovo vd
Memorigilo Marcin Kromer
Profesio
Okupo verkistodiplomatohistoriisto • muzika teoriisto • katolika sacerdoto • filologo • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj De origine et rebus gestis Polonorum libri XXX, ...
Princepiskopo de Varmio
Dum 1579-1589
Antaŭulo Stanisław Hozjusz
Sekvanto Andreo Báthori
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

Latine redakti

  • Musicae elementa (Kraków 1532) – traktato dediĉita al Mikołaj Lutomirski, ĝis nia tempo restis nur komenco de la De plana musica liber prior.
  • De musica figurata liber posterior (Kraków 1534), kune kun Opusculum musices noviter congestum de Sebastian el Felsztyn.
  • Martini Cromeri Sermo de tuenda dignitate sacerdotii, Petricoviae in Synodo habitus, Kraków 1542,
  • De origine et rebus gestis Polonorum libri XXX (Pri deveno kaj agoj de poloj tridek libroj, konata ankaŭ kiel Pri aferoj, historio kaj ĉio alia de la Krono de la Regno de Pollando, enpoligo en 1611) unuafoja eldono en 1555 en Bazelo.
  • Polonia sive de situ, populis, moribus, magistratibus et re publica regni Polonici libri duo (konata kiel Priskribo de Pollando aŭ Pollando, la pola traduko Pollando, t.e. pri la situo, moroj, oficoj de la Krono de la Regno de Pollando de Władysław Syrokomla en 1853) – la unua aŭtorizita eldono en 1577.
  • Catecheses sive Institutiones duodecim de septem Sacramentis & sacrificio Missae & de funebribus exequiis: ad utilitatem parochorum & aliorum Sacerdotum, in Polonicam Germanicamque linguam conversae Kraków 1570,
  • Oratio Martini Cromeri in funere optimi & maximi principis, Sigismundi, eius nominis primi Polonorum, Lituanorum, Russorum, Prussorum, & Masoviorum Regis etc., Kraków 1548,

Pole redakti

  • Rozmowy Dworzanina z Mnichem (Interparolo de Kortegano kun Monaĥo) – eldono 1551-1554.
  • Historyja prawdziwa o przygodzie żałosnej książęcia finlandzkiego Jana i królewny polskiej Katarzyny – fabularyzowana historia Jana Wazy i Katarzyny Jagiellonki (La vera historio pri bedaŭrinda aventuro de finnlanda Johano kaj pola reĝidino Katarina) (la gepatroj de Sigismondo la 3-a Vasa), anonime eldonita en 1570.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti