Marek Michał Grechuta (naskiĝis la 10-an de decembro 1945 en Zamość, mortis la 9-an de oktobro 2006 en Krakovo) – pola kantisto, poeto, komponisto kaj pentristo, laŭ edukiteco arkitekto. Ankaŭ interesiĝis pri skulptarto kaj filozofio.

Marek Grechuta
Persona informo
Marek Grechuta
Naskonomo Marek Michał Grechuta
Naskiĝo 10-an de decembro 1945 (1945-12-10)
en Zamość
Morto 9-an de oktobro 2006 (2006-10-09) (60-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Architecture, Technical University of Cracow vd
Memorigilo Marek Grechuta
Profesio
Okupo komponistokantistoverkisto • poeto • pentristo vd
Aktiva dum 1967–2006 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lian kreadon oni nomas kutime milda formo de progresiva roko kun fortaj influoj de rokĵazo (precipe dum frua periodo de la verkado). Konata kiel kantaŭtoro kaj plenumanto de kantata poezio.

Vivo redakti

Marek Grechuta de la plej junaj jaroj lernis ludi piane. Finis Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo de Jan Zamoyski. Post translokiĝo al Krakovo studis arkitekturon ĉe Krakova Politekniko. Tie kun Jan Kanty Pawluśkiewicz fondis la Kabaredon de Arkitektoj Anava (laŭ la franca en avant – antaŭen), kiu baldaŭ iĝis ensemblo akompanata al li dum prezentiĝoj. Grechuta debutis en 1967 gajnante la duan lokon ĉe la Studenta Festivalo de Kanto en Krakovo. En 1968 dum la 6-a Landa Festivalo de la Pola Kanto en Opole gajnis premion de ĵurnalistoj pro la kanto Koro kaj unu jaron pli poste dum la 7-a unu el ĉefpremioj pro Nupto. Kun la ensemblo Anava surbendigis du diskojn – Marek Grechuta & Anawa (1970) kaj Korowód (Solena irado) (1971). En 1971 Grechuta forlasis la ensemblon Anava fondante la alian WIEM (Mi scias) (akronimo de En Alia Muzika Epoko). Kun ĝi pretigis du albumojnVojo trans limvidon kaj Magio de nubetoj. Post kvin jaroj revenis al kunlaboro kun Pawluśkiewicz kaj komencis verki muzikon al la tekstoj de Stanisław Ignacy Witkiewicz. En 1977 dum la 15-a festivalo lia kanto Hop – szklankę piwa (Hop! - glason da biero) gajnis la Premion Grand Prix.

Eksteraj ligiloj redakti