Marek Kamiński (naskiĝis la 24-an de marto 1964 en Gdańsk) estas pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto. Kiel la unua atingis du polusojn de la Tero dum unu jaro kaj sen ekstera helpo: la 23-an de majo 1995 kune kun Wojciech Moskal akiris la nordan poluson, kaj la 27-an de decembro 1995 akiris solece la sudan poluson. Pro tio estis enskribita al Guinness-libro de rekordoj.

Marek Kamiński
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1964 (1964-03-24) (60-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato de Navaro • IESE Business School
Okupo
Okupo esploristo • aŭtorofilozofo
TTT
Retejo http://www.marekkaminski.com/
vdr

Biografio redakti

Marek Kamiński edukiĝis en Pomerio. En 1982 finis liceon en Koszalin. En Varsovia Universitato studis filozofion kaj fizikon. Fondinto de la Instituto de Marek Kamiński, Fondaĵo de Marek Kamiński kaj firmao Invena S.A. Li konas kelkajn lingvojn. Kun la familio kaj du infanoj loĝas en Gdynia.

Pli gravaj ekspedicioj redakti

  • 1977 – Danio – la dua memstara ekspedicio per vara ŝipo al haveno Aalborg
  • 1978 – Maroko- ŝipvojaĝo al haveno Safi
  • 1984 – Sovetunio, Skandinavio, Germanio, Rumanio, Bulgario, Grekio, Turkio kaj Jugoslavio – petveturado
  • 1985 – Kubo, Meksiko (Mexico DF, Yucatan, Chiapas) – petveturado
  • 1987 – Kuba, Meksiko (Mexico DF, Yucatan, Oaxaca, Chihuahua, Chiapas) – petveturado
  • 1990 – Spitsbergen – la unua soleca ekspedicio en polusan regionon, trapaso sur skioj ĉ. 350 km
  • 1993 – „TransGrenland Expedition” – la unua pola trairo de Gronlando kune kun Wojciech Moskal, ĉ. 600 km dum 35 tagoj
  • 1995 – „Poloj sur Poluso” – atingo de la norda poluso de insulo Ward Hunt Island, kune kun Wojciech Moskal, 770 km dum 72 tagoj
  • 1995 – „Polo sur Polusoj” – unusola atingo de la suda poluso, de insulo Berkner Island, 1400 km dum 53 tagoj
  • 1996/1997 – „Solo TransAntarctica” – provo de rekta trairo de Antarkto, 1450 km
  • 1998 – Kilimanĝaro en Tanzanio kaj de Monto Kościuszko en Aŭstralio
  • 1998 – Bolivio – ekspedicio en Andoj, eniro al montpinto Huayna Potosi, vojaĝo al Amazonio, kune kun Borge Ousland
  • 1999 – Navigado tra Atlantiko per jaĥto „Gemini” kune kun Andrzej Piotrowski
  • 1999 – „Origin Aarde Xpedition Australië to the source” – trairo tra Gibson-Dezerto en Aŭstralio, 800 km dum 46 tagoj
  • 2000 – „Race 2000” – navigado tra Atlantiko per katamarano „Polpharma – Warta” kune kun Roman Paszke, 14 tagoj
  • 2000 – „Greenland Expedition 2000” – rekta trairo de Gronlando kune kun Wojciech Ostrowski, 600 km dum 13 tagoj
  • 2000 – „Amazon Source 2000” – ekspedicio al fontoj de Amazono sub aŭspicioj de National Geographic Society
  • 2001 – Zanzibaro kaj Kilimanĝaro en Tanzanio kune kun Katarzyna Pisera
  • 2001 – „North Pole 2001” – ekspedicio kun polaj turistoj al la norda poluso
  • 2001 – Dolomitoj – ekspedicio en orient-centran parton Cortina d’Ampezzo kune kun Katarzyna Pisera kaj Leszek Cichy
  • 2002 – Ekspedicio al la norda poluso kiel gvidanto
  • 2002 – Dolomitoj – ekspedicio en orient-centran parton Marmolada
  • 2003 – Vojaĝo al Sankta TeroJerusalemo, Cezareo, Netanja, Masada, Tel-Avivo kune kun Katarzyna Pisera
  • 2004 – „Kune al Poluso” – ekspedicio al la du polusoj dum unu jaro kun invalida dekkelkjarulo Jan Mela, Wojciech Ostrowski kaj Wojciech Moskal (Norda poluso)
  • 2005 – „Per rafto ĉirkaŭ la Balta Maro” – 5-taga ekskurso okaze de festado de la 25-jariĝo de Soladareco kune kun Mirosław Kukułka kaj Wojciech Ostrowski
  • 2006 – „Baby on Board – z Polą przez Polskę” – vojaĝo tra Pollando, laŭlonge de Vistulo kune kun la edzino Katarzyna kaj filino Pola
  • 2007 – „Baby on Board – z Polą przez Świat” – vojaĝo al Norvegio (Oslo, Finnmarksvidda, Lofotoj, Flamsbana), kune kun la edzino kaj filino
  • 2008 – „HiFlyer Polar Ice Expedition” – eniro al la plej alta monto de Gronlando, 3694 metroj super la marnivelo kune kun Leszek Cichy, Tomasz Walkiewicz, Mirosław Polowec, Ryszard Rusinek
  • 2008 – Grimpo al Mont Blanc en Alpoj kun Leszek Cichy
  • 2009 – Usono, Kanado, Aŭstralio, Malesio kaj Barato, mallonga foto-ekspedicio kun lekcioj
  • 2009 – „Ekspedicio Vistulo", kajaka ekspedicio de la fontoj ĝis elfluejo de Vistulo, ĉ. 1000 km
  • 2010 – „Vintra Ekspedicio Vistulo”, vintra kajaka ekspedicio al elfluejo de Vistulo

Libroj redakti

Marek Kamiński estas aŭtoro de jenaj libroj:

  • Alfabet (Alfabeto), 2013
  • Warto podążać za marzeniami. Moja podróż przez życie (Valoras sekvi revojn. Mia vojaĝo tra la vivo) , 2012
  • Wyprawa (Ekspedicio), Instytut Marka Kamińskiego, Gdańsk 2011
  • Moje bieguny. Dzienniki z wypraw 1990–1998 (Miaj polusoj. Taglibro de la ekspedicioj 1990-1998), Ideamedia, Gdańsk 1998 – la libro gajnis Premion de Artus en kategorio "La plej bona libro de la jaro 1998" kaj Premion de "Sukcena Papilio" por la plej bona pollingva libro pri vojaĝado kaj landkonigo.
  • Moje wyprawy (Miaj ekspedicioj), Pascal, Bielsko-Biała 2001
  • Razem na Biegun (Kune al la poluso), Fundacja Marka Kamińskiego, Gdańsk 2005; Together to the poles, Fundacja Marka Kamińskiego, Gdańsk 2008
  • Marek. Chłopiec który miał marzenia (Marko. La knabo, kiu havis revojn), GWP, Gdańsk 2009

Lekcioj redakti

Marek Kamiński plurfoje lekciis en Pollando, Usono kaj en aliaj landoj, en tio ankaŭ en Antarkto. Jen kelke da prezentaĵoj kun abundaj fotoj:

  • Kiel neebla fariĝas ebla
  • Ekspedicioj ĝis revlimoj
  • Konkerado de barieroj
  • Motivado
  • Risko – kiel ĝin estri antaŭ kaj dum la projekto
  • Kunlaboro kaj reciproka fido
  • Kiel atingi proprajn Polusojn

Li ankaŭ gvidas instruojn kaj laborkursojn por la plej grandaj polaj kaj eksterlandaj korporacioj, bankoj kaj asekuraj kompanioj.

Eksteraj ligiloj redakti