Marek Karp (naskiĝis la 2-an de julio 1952 en Zamość, mortis la 12-an de septembro 2004 en Varsovio) – pola historiisto, sovetologo, fondinto kaj plurjara direktoro de la Centro de Orientaj Studoj, pioniro de pola-litova dialogo kaj pola-belorusa.

Marek Karp
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1952 (1952-07-02)
en Zamość
Morto 12-an de septembro 2004 (2004-09-12) (52-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Loĝloko Manor in Ludwinów
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo historiisto • analizisto
vdr

Biografio redakti

Marek Karp finis Historian Instituton de Varsovia Universitato (1980), kie defendis magistran tezon titolitan Świadomość więzi ogólnopaństwowych i regionalnych w średniowiecznych mitach początków Polski (Konscio de ŝtataj kaj regionaj ligoj en mezepokaj mitoj de la komenco de Pollando). Krom historio li okupiĝis ankaŭ pri bildartohistorio kaj arkitekturo. Dum kelkaj jaroj studis en Britio, kie loĝis lia avo. Tie li renkontiĝis kun Stanisław Swianiewicz, pola sovetologo kaj estinta laboranto de antaŭmilita Scienc-Esplora Instituto de Orienta Eŭropo en Vilno. Post jaroj li rememoris, ke Swianiewicz organizis por li en sia loĝejo kaj en Londonaj parkoj privatajn seminariojn.

En la 80-aj jaroj publikigis samizdate artikolojn ĉefe pri historio kaj nuntempo de la landoj de Orienta Eŭropo. Li kunkreis kaj redaktis subteran revuon "Res Publica", ankaŭ estis ligita kun redakcioj de "Wiedza i Życie" (Scio kaj Vivo), "Znak" kaj "Więź". Li partoprenis konversatorion Pollando en Eŭropo. En la jaroj 1986–1990 gvidis Ĉefan Bibliotekon de la Akademio pri Belartoj en Varsovio, kie lekciis arthistorion. En la jaroj 1989–1991 science laboris en Katedro de Baltistiko de la Varsovia Universitato, specialiĝante pri historio de Litovio.

Li estis spertulo de Civitana Platformo pri orienta politiko.

Apogo por sendependeco de Litovio

Fine da la 80-aj kaj komence de la 90-aj jaroj li aktive apogis litovan sendependigan movadon Sajudis. Dum ŝlosilaj momentoj de tiutempaj eventoj en Litovio li peris en kontaktoj inter registaro de Tadeusz Mazowiecki kaj Vytautas Landsbergis kaj ceteraj gvidantoj de Sajudis. Li plurfoje forveturis al Litovio organizante apogon de la pola minoritato por la ideo de sendependeco de la lando. Li estis la unua polo, kiu la 11-an de marto 1990 gratulis al litovoj akcepton flanke de Seimas de la Akto pri restarigo de sendependeco de Litovio. Somere 1990 li apogis litovajn parlamentanojn pri la defendo de parlamentejo lige al antaŭvidata atako de soveta OMON. Post sturmo de omonanoj kontraŭ la televida turo en Vilno januare 1991 Marek Karp apogis en Varsovio formiĝon de la litova registaro en ekzilo. Tio estis unu el la plej dramaj epizodoj en lia vivo. Post 1990 li tre ote restis en Litovio helpante al Czesław Okińczyc eldoni gazeton "Znad Wilii"

Centro de Orientaj Studoj

En 1990 kun grupo de kunlaborantoj li organizis Centron de Orientaj Studoj ĉe la Ministerio de Ekonomia Kunlaboro kun Eksterlando. La koncepto fondi pensfabrikon pri Oriento aganta por la bezonoj de administracio aperis dum renkontoj de Karp kun Stanisław Swianiewicz en la 80-aj jaroj. Ĝis 2001 li estis ĝia direktoro kaj poste laboranto.

Dum la laboro en tiu ĉi Centro Marek Karp provis konvinki polajn politikistojn kiom granda signifo por Pollando estas evoluo de bonaj kontaktoj kun landoj de Orienta Eŭropo. Li estis unu el gravaj homoj influantaj la polan orientan politikon. Li ofte vojaĝis tra Belorusio, Ukrainio, landoj de Suda Kaŭkazio kaj de Centra Azio. Aparte interesiĝis pri Belorusio, kiun vizitis vojaĝante de unu kortego al la alia. Li iĝis spertulo pri tiu ĉi lando.

Kontroversioj ĉirkaŭ la morto redakti

La 13-an de aŭgusto 2004 en Biała Podlaska okazis tragika voja akcidento. Lian aŭtomobilon suriris kun falsaj belorusa registra numero kamiono TIR, stirata de persono kun falsaj dokumentoj kun la nomo Siergej Zavidov. Dum monato Karp kuracis sin en malsanulejo de Biała Podlaska. Lia stato pliboniĝis kaj post preskaŭ monato li forlasis la hospitalon, tamen subite mortis la 12-an de septembro pro la trombo. Antaŭ forlaso de la malsanulejo vizitis lin du personoj, kiuj demanditaj de kuracisto montris al li legitimilon de unu el sekurecaj servoj. Li estis entobigita en Aleo de Merititoj en Milistista Tombejo. Gazetaro tiutempe skribis ke la akcidento ne estis hazarda.

Laŭ ĵurnalisma enketado farita en 2006 de Leszek Szymowski kelkaj cirkonstancoj de la morto de Marek Karp ne estis ĝis la fino klarigitaj. Hipotezo de la ĵurnalisto ligas lian misteran morton kun ebleco de malkovro flanke de Marek Karp de sekreta centro de soveta GRU en Belorusio, kie polaj prokuroroj kaj membroj de t.n. mafio pri bruligaĵoj renkontiĝus kun reprezentantoj de rusaj sekretaj servoj.

Vidu ankaŭ redakti