Maresme estas komarko de la Provinco Barcelono (Katalunio, Hispanio), nome mallarĝa strio de la deklivoj kaj bazoj de la montaro Litoral — nome montaroj Sant Mateu, Corredor kaj Masivo Montnegre (el kiuj la du lastaj formas la Naturan Parkon Montnegre kaj Corredor) — de longaj kaj sablozaj strandoj kien alfluas serio de porpluvaj riverfluejoj formataj en la menciitaj montaroj.

Maresme
comarca of Catalonia

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 452 690  (2019) [+]
Loĝdenso 1 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 2° 30′ O (mapo)41.62.5Koordinatoj: 41° 36′ N, 2° 30′ O (mapo) [+]
Areo 398,5 km² (39 850 ha) [+]
Maresme (Hispanio)
Maresme (Hispanio)
DEC
Maresme
Maresme
Situo de Maresme

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maresme [+]
vdr
Maresme en Katalunio.

Mataró estas la ĉefurbo de la komarko, kiu enhavas la jenajn komunumojn: Mataró, Arenys de Mar, Canet de Mar, Calella, El Masnou, Premiá de Mar, Vilasar de Mar, Tordera, Pineda de Mar, inter aliaj. Ties marbordo estas konata turisme kiel la Marbordo de Maresme.

Ekonomio redakti

La ekonomia vivo dependas el la industrio (tekstila, metalurgia, manĝajoj, kemio kaj konstruado de maŝinaro), konstruado kaj servoj, kaj destinitaj al la lokanoj kaj al la vizitantoj kaj someraj kaj semajnfinaj. Parto de la komarko, speciale la suda sektoro de Mataró (Malsupra Maresme), iĝis dormurbo de Barcelono. La agrikulturo (fruktoĝardenoj kaj florkultivado) ludas ankoraŭ gravan rolon en la ekonomio de la komarko kaj en la aspekto de la pejzaĝo.

En la lastaj jardekoj la komarko iĝis — pro bona vetero, bela pejzaĝo kaj pro la proksimeco al Barcelono — komarko esence porturisma, speciale la Supra Maresme (Calella, Pineda de Mar, Malgrat de Mar, Arenys de Mar). Ties marbordo, nomita Costa del Maresme, estas inter la Costa Brava kaj la urbo Barcelono.


 
Komarkoj de Katalunio
 
Komarkoj de Sud-Katalunio
Alt Camp | Alt Empordà | Alt Penedès | Alt Urgell | Alta Ribagorça | Anoia | Bages | Baix Camp | Baix Ebre | Baix Empordà | Baix Llobregat | Baix Penedès | Barcelonès | Berguedà | Baixa Cerdanya | Conca de Barberà | Garraf | Garrigues | Garrotxa | Gironès | Maresme | Montsià | Noguera | Osona | Pallars Jussà | Pallars Sobirà | Pla de l'Estany | Pla d'Urgell | Priorat | Ribera d'Ebre | Ripollès | Segarra | Segrià | La Selva | Solsonès | Tarragonès | Terra Alta | Urgell | Val d'Aran | Vallès Occidental | Vallès Oriental

Komarkoj de Nord-Katalunio
Alta Cerdanya | Capcir | Conflent | Fenolleda | Rosselló | Vallespir