Damo Margaret (Margareta) BEAUFORT (n. la 31-an de majo 1443, m. la 29-an de junio 1509) estis patrino de Henriko la 7-a.

Margaret Beaufort
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1443 (1443-05-31)
en Bedfordshire
Morto 29-an de junio 1509 (1509-06-29) (66-jaraĝa)
en Westminster
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro John Beaufort, 1st Duke of Somerset
Patrino Margaret Beauchamp of Bletso
Frat(in)o John Welles, 1st Viscount Welles
Edz(in)o Edmund Tudor, 1st Earl of Richmond • Thomas Stanley, 1st Earl of Derby • John de la Pole, 2nd Duke of Suffolk • Sir Henry Stafford
Infano Henriko la 7-a
Okupo
Okupo filantropoedukisto
vdr
Damo Margaret Beaufort dum preĝado

Ŝi naskiĝis ĉe la kastelo Beltsoe, Bedfordshire kaj estis pra-nepino de Johano de Gaunt kaj lia tria edzino Katerina Swynford. La infanoj de Johano de Gaunt kaj Katerina estis legitimataj kondiĉe ke ili, kaj iliaj posteuloj, neniam pretendus la anglan tronon Ŝia patro estis Johano Beaufort, 1-a Duko de Somerset, kiu mortis kiam ŝi havis nur du jarojn. Henriko la 6-a (Anglio) elektis kiel ŝia edzo sian duon-fraton Edmundo Tudor, 1-a Grafo de Richmond. Margaret edziĝis al Edmundo la 1-an de novembro 1455, sed Edmundo mortis la sekvantan novembron. Margaret gravedis, kvankam ŝi havis nur dek-tri jarojn. Post la komenco de la enlandaj militoj "La Militoj de la Rozoj" (angle, Wars of the Roses) ŝi kaj ŝia filo Henriko translokiĝis al Pembroke, kie ŝi restis ĝis la Jorkista triumfo de 1461. Kiam Henriko la 6-a regajnis la tronon en 1470, ŝi revenis al sia kortego sed ŝia filo fuĝis al Bretonio kun sia onklo Jasper Tudor.

Post la morto de Edmundo Tudor, Margaret edziĝis al

sed ne naskis pluajn infanojn, eble rezulte de gravedo dum ŝi ankoraŭ tre junis.

Ŝi partoprenis komplotojn kontraŭ Reĝo Rikardo la 3-a, kaj, post la batalo apud Bosworth estis ŝia tria edzo Tomaso Stanley kiu metis la kronon sur la kapon de ŝia filo Henriko.

En 1502 ŝi kreis postenon Profesoro de Teologio ĉe la Universitato de Kembriĝo ("Lady Margaret's Professorship of Divinity"). En 1505 ŝi faris grandan donacon por refondi la Kembriĝan kolegion God's House kun la nomo Christ's College. Ŝi mortis la 29an de junio 1509 en la domo de la dekano de Abatejo Westminster, kaj entombiĝis en la kapelo de Henriko la 7-a en tiu abatejo.

La unua virina kolegio de la Universitato de Oksfordo, Lady Margaret Hall, nomiĝis laŭ Margaret Beaufort.