Margareta de Antioĥio

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta

Margareta de AntioĥioSankta Margareta (kultata en la Ortodoksa Eklezio kiel Marina de Antioĥio) estas kristana sanktulino, virgulino kaj martiro, apartenanta al la grupo de la 14 helpantoj en mizero. Margareta estis murdita pro sia kredo sub la persekutado de la imperiestro Diokleciano (reganto inter 284 kaj 305).

Sankta
Margareta de Antioĥio
Persona informo
Μαρίνα
Naskiĝo ĉirkaŭ 292
en Antioĥio en Pisidio, Pisidio,  Romia Imperio
Morto ĉirkaŭ 307
en Antioĥio en Pisidio
Mortis per senkapigo vd
Profesio
Okupo memuaristo vd
Sanktulino, martiro
Festotago 20-a de julio, 17-a de julio
Atributoj drako
Patroneco gravedeco; ...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La vereco pri la ekzistado de Margareta ne estas certa aŭ pruvita. La legendo pri ŝi, priskribita de la krucmilitistoj rakontas ke ŝi estis senkapigita, sen detaloj pri perdado de virgeco aŭ ne, sed en la popola kredo ŝi estas modelo por la konsekritaj virgulinoj.