Margarita Insulo

La Margarita Insulo (en hispana Isla de Margarita) estas la plej granda insulo en la venezuela ŝtato Nova Sparto, situanta ĉe la nordorienta marbordo de la lando, en la Kariba Maro kaj pli precize norde de la duoninsulo Araja de la ŝtato Sucre kaj ĉe la insuloj Coche kaj Cubagua. Ĝi konstituas la ununuran insulan ŝtaton de Venezuelo. La ĉefurbo de Nova Sparto, nome La Asunción, situantas sur la insulo. Ĉefaj industrioj estas turismo, fiŝkaptado kaj konstruado. Populacio estis en 2011 425 000 loĝantoj.

Margarita Insulo
insulo
Akvejo Kariba Maro
Insularo Ĉebordaj Antiloj
Geografia situo 11° 1′ N, 63° 55′ U (mapo)11.017777777778-63.9222222222221150Koordinatoj: 11° 1′ N, 63° 55′ U (mapo) f1
Margarita Insulo (Malgrandaj Antiloj)
Margarita Insulo (Malgrandaj Antiloj)
DEC
Margarita Insulo
Margarita Insulo

Map

Longo 78 kmf2
Larĝo 20 kmf3
Areo 956,8 km² [1]
Plej alta loko Cerro Grande
1 150 mf5
Loĝantaro 425 000 (2011)
444 loĝ./km²
Ĉefa loko La Asunción
vdr
Strando Puerto Cruz
Panoramo

Historio redakti

La 12an de decembro 2001, la ŝtatestroj de la landoj membroj de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj, kunvenintaj en la Insulo Margarita, adoptis la Deklaracion de Margarita, «agnoskante la Kariban maron kiel komuna heredo de la regiono, kaj supervalora havaĵo al kiu ni donas prioritaton por ties konservado», cele al la «plifirmigo de propra kariba identeco». Ili engaĝiĝis «por establi la regionon de la Granda Karibo kiel Zono de Kunlaborado», kiu «konsistos dekomence el kuna agado en la prioritataj areoj de la AKŜ, tio estas, komerco, eltenebla turismo, transporto kaj naturaj katastrofoj».[2]

Geografio redakti

Urboj redakti

Referencoj redakti

  1. "ISLAND DIRECTORY TABLES" de unep.ch, rigardita la 3-an de januaro 2021
  2. Vidu la tekston de la Deklaracio de Margarita subskribita en la 12/12/2001.