Margit ANNA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Anna Margit estis hungara pentristo. Ŝia origina familia nomo estis Sichermann [ziĥerman], ŝia edzo estis Imre Ámos, ŝia filo estis Vladimir Péter.

Margit Anna
Margit Anna en 1934
Margit Anna en 1934
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1913 (1913-12-23)
en Borota
Morto 3-an de junio 1991 (1991-06-03) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Imre Ámos
Infano Vladimir Péter
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Margit Anna [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1913 en Borota, ŝi mortis la 3-an de junio 1991 en Budapeŝto.

Margit Anna pentrita de Imre Ámos
Margit Anna en 1941 pentrita de Imre Ámos
Muzeo pri Margit Anna en Szentendre

Biografio redakti

Margit Sichermann devenis el juda familio. Ŝi translokiĝis al Budapeŝto en 1930. Ŝi frekventis privatan lernejon de János Vaszary, kie ŝi konatiĝis kun Imre Ámos. Ili geedziĝis en 1935, en la sekva jaro ili finis la pentrolernejon. En 1936 ili jam debutis en ekspozicio kaj ili translokiĝis al Szentendre, kie ili aliĝis al la artkolonio. En la sekva jaro ili vojaĝis al Parizo, kie ili vizitis Marc Chagall. Dum la 2-a mondmilito la edzo iĝis trudlaboristo (same judo), en fino de la milito li mortis. La vidvino pentris ofte superrealismajn bildojn, tial en la frua socialismo ŝi estis malpermesita ĝis la 1960-aj jaroj. Ŝi plene forlasis la pentradon inter 1948-1953. Ŝia ofta motivo estis la infanecaj marionetoj kun groteskaj elementoj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1973-1987.

Ŝiaj elektitaj pentraĵoj redakti

  • 1934 Két nő gyöngytyúkkal
  • 1942 Táncosnők
  • 1946 Önarckép (Memportreto)
  • 1953 Lángvédő
  • ĉirkaŭ 1967 Piros sapkás fiú (Knabo kun ruĝa ĉapelo)
  • 1975 A mama elröpült
  • 1988 Önarckép (Memportreto)

Ŝiaj solaj ekspozicioj redakti

Ŝiaj komunaj ekspozicioj redakti

Memorigiloj redakti

  • muzeo pri Margit Anna kaj Imre Ámos en Szentendre ekde 1984

Fontoj redakti