DAJKA Margit (naskiĝis la 13-an de oktobro 1907 en Nagyvárad, mortis la 25-an de majo 1986 en Budapeŝto) estis hungara aktorino. Ŝia edzo estis Károly Kovács (aktoro), inter 1949-1956 ŝi vivis kune kun Lajos Bakay (aktoro).

Margit Dajka
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1907 (1907-10-13)
en Oradea
Morto 24-an de majo 1986 (1986-05-24) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pulma kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Margit Dajka
Familio
Edz(in)o Károly Kovács • Ervin Kolczonay • Lajos Bakay • Árpád Lajtos
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Biografio redakti

Ŝi debutis en 1918. Apenaŭ ŝi havis 15 jarojn, kiam dungis ŝin la teatro de Nagyvárad. La aktoradon ŝi studis en aktorlernejo de Elemér Hetényi Dömény. La unuan plenkreskuldungon ŝi ricevis en 1924 en Kolozsvár. En Hungarujo ŝia kariero komenciĝis en somero de 1927 en Hódmezővásárhely, kien invitis ŝin Árpád Horváth por gastrolado. En 1929 dungis ŝin la Gaja Teatro. En 1930–32 ŝi ludis en Teatro Belvárosi, en 1932–33 denove en Gaja Teatro. Ekde 1933 ŝi kontraktis nur pri roloj. En 1948 ŝi iĝis ano de Teatro Madách. En 1957 ŝi ludis en Petőfi, respektive en Jókai Színház. Ekde 1963 ĝis 1968, ĝis sia pensiiĝo ŝi ludis en Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ludis ankaŭ multajn filmrolojn. En 1952 ŝi ricevis la Kossuth-premion, en 1951 iĝis meritartisto, en 1953 eminentartisto.

Precipaj teatraj roloj redakti

  • Vica (Emőd T.–Török R.: Két lány az utcán);
  • Patkós Nagy Rózsi (Indig O.: A torockói menyasszony);
  • Kristóf Katica (Zuckmayer);
  • Iluska (Kacsoh P.: János vitéz);
  • Julika (Ferenc Molnár: Liliom);
  • Anna (Kós K.: Budai Nagy Antal);
  • Katyuska (Tolsztoj–Kovách A.: Feltámadás);
  • Kis Erzsi (Zsigmond Móricz: Kismadár);
  • Hanne (Hauptmann: Henschel fuvaros);
  • Násztya (Gorkij: Éjjeli menedékhely);
  • Irina, Mása (Ĉeĥov: Tri fratinoj);
  • Camilla (Ede Szigligeti: Liliomfi);
  • Murzaveckaja (Osztrovszkij: Farkasok és bárányok);
  • Dajka (Ŝekspiro: Romeo kaj Julieto;
  • Dulszka asszony (Zapolska: Dulszka asszony erkölcse);
  • Vaszilissza (Gorkij: Éjjeli menedékhely);
  • Mama (Pogogyin: Arisztokraták);
  • Dulcinea (Vészi E.: Don Quijote utolsó kalandja);
  • Csuri mama (Tersánszky J. J.: Kakuk Marci);
  • Seresné (Endre Fejes: Rozsdatemető);
  • Mariska (István Örkény: Tóték);
  • Kabanova (Osztrovszkij: Vihar);
  • Aurélie kisasszony (Jean Giraudoux: Párizs bolondja);
  • Korobocska (Gogol–Szakonyi: Holt lelkek)

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti