Mari estas la ĉefa diino de la eŭska mitaro. Ankaŭ estas nomata Anbotoko Mari (Mari de Anboto), Anbotoko Dama (la damo de Anboto) kaj Murumendiko Dama (la damo de Murumendi).

Mari
diino • naturdio
Informoj
Kaŝnomo Anderea • Dama • Maddi
Eble sama Amalur • Q3403498
Sekso ina
Edzo/Edzino Sugaar
Infanoj Mikelats • Atarrabi
vdr
Monto Amboto en Biskajo, loĝejo de Mari

Ŝi loĝas en kelkaj eŭskaj montoj (Txindoki, Murumendi...), sed ŝia plej grava loĝejo estas kaverno de Amboto nomata "Mariren Koba" (la kavo de Mari).

Mari, la simbolo de Ama Lur (Patrino Tero), estas reĝino de la estaĵaro kaj ties entoj. Plejofte estas imagata kun korpo kaj vizaĝo de virino, elegante vestita (plejofte ruĝe), aperante ankaŭ kiel virino de fajroarbo. Sugaar estas ŝia edzo, la sorginak (sorĉistinoj) ŝia adorantinaro kaj havas du filojn: Mikelats kaj Atarrabi, simboloj de la bono kaj malbono.

Skribaĵoj redakti

  • La primitiva religión de los vascos (la primitiva religio de la eŭskoj), José Dueso, Orain, 1996. ISBN 84-89077-56-8.

Eksteraj ligiloj redakti