Maria-festoj estas festoj en kristanaj eklezioj por la honoro de Maria, la patrino de Jesuo, ankaŭ nomata la Dipatrino. Tiuj festoj rememorigas eventojn de la vivo de Maria. La nombro kaj konsisto de tiuj festoj (aparte la nomoj kaj la datoj) varias laŭ la konfesioj.

«Anunciacio». Botiĉelo. 1489—1490.