Maria Becker-Meisberger

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maria BECKER-MEISBERGER (naskiĝis en 1925, mortis la 1-an de majo 1999 en Blieskastel, Germanio), estis dumviva membro de UEA. Lerninte Esperanton en 1956, ŝi aktivis loke, i.a. kiel vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1973-1974). Dum pli ol 10 jaroj ŝi verkis kuirrubrikon de MONATO, el kiu rezultis la libro Internacie kuiri (eldonita ĉe Flandra Esperanto-Ligo en 1990, diplomita de OSIEK en 1998). Ŝi germanigis (1993), kun la edzo Günther Becker, la monografion L'espéranto de Pierre Janton.

Maria Becker-Meisberger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1925 (1925-01-01)
en Marpingen
Morto 1-an de majo 1999 (1999-05-01) (74-jaraĝa)
en Blieskastel
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Günther Becker
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

INTERNACIE KUIRI redakti

  • INTERNACIE KUIRI, Antwerpen, Belgujo, 1990, 186 p

"Ĉu la receptoj estas facile realigeblaj por eŭropanoj? Ĉu ĉiuj necesaj elementoj estas haveblaj ĉe ni?

- Ho jes, ili estas facile realigeblaj por eŭropanoj. Unue, ĉar la plej multaj venis el Eŭropo kaj Ameriko. Due, ĉar la sendintoj aŭ mi mem donis variantojn se necesis. Kaj trie, ĉar en ĉiuj grandmagazenoj en okcidentaj landoj ekzistas sekcio por ekzotikaj nutraĵoj. Sed, mi devas konfesi, ke tri receptojn, verŝajne tre interesaj, el Ĉinio kaj Koreio, mi ne publikigis, ĉar mi ne kapablis kompreni la procedon de la kuirmetodo aŭ tute ne konas la bazajn materialojn, ekz. al mi tute ne konata fiŝo.

- Apenaŭ oni volas kredi, ke tiom da receptoj vi mem elprovis hejme. Ĉu ili estas nur ‘oferto’, kiun vi proponas je la respondeco de aliaj homoj?

- Escepte de la bujabeso mi elprovis ĉiujn kaj mia edzo kaj foje ankaŭ gastoj manĝis ilin senriske. Tute ne plaĉis al mi la ‘manioka torto’, farita laŭ mia maniero. Por doni al vi ideon kial mi okaze ne elprovas recepton, mi volas citi ekzemplon. En Monato 1990/1 ni publikigis italan specialaĵon, nomatan Napola sangokremaĵo. Temas pri dolĉa karnavala kremaĵo kun ĉokolado en kiun oni miksas porkan sangon. Kvankam mi manĝas budenon, mi ne kapablas labori per sango en la kuirejo." Radio Polonia, intervjuo de Maria Becker-Meisberger [1]

Referencoj redakti