Maria HOLL (naskiĝis en 1549 en Altenstadt ĉe Geislingen an der Steige; mortis en 1634) estis gastejestino en Nördlingen, Germanio. Ŝi estis akuzita kiel sorĉistino, sed supervivis la torturon kaj estis malkondamnita.

Maria Holl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1549 (1549-01-01)
en Geislingen an der Steige
Morto 1-an de januaro 1634 (1634-01-01) (85-jaraĝa)
en Nördlingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo restoraciestro
vdr
La puto de „la malcedema Maria Holl“ ĉe la vinbazaro en Nördlingen

Maria estis la filino de la oficisto Jerg Löhlin el Altenstadt. La 20-an de majo 1586 ŝi edziniĝis al Michael Holl en la katedralo de Ulm. Ŝi translokiĝis kun li al Nördlingen, kie ŝi iĝis civitanino la 30-an de majo 1587. La geedzoj malfermis tie la gastejon "la ora krono" ĉe la vinbazaro. Pro ĵaluzo pri la bona gastejo, Maria estis akuzita kiel sorĉistino. Ŝi estis la unua virino akuzita kiel sorĉistino, kiu supervivis la torturon. Entute ŝi estis torturita 56-foje. Ŝi ĉiam konfesis dion. Nenia torturo sukcesis dirigi ŝin, ke ŝi estis ligata al la diablo. Multaj civitanoj parolis por ŝi. La 11-an de oktobro 1594 ŝi estis malkondamnita dde la akuzo pri sorĉoj.

Ŝia kazo estis unu el la lastaj sorĉistinprocesoj en Nördlingen. Maria Holl supervivis ĉiujn siajn torturintojn. Ŝi mortis en 1634, verŝajne pro la pesto.

Bibliografio redakti

Dietmar-H. Voges, Nördlinger Hexenprozesse - Gesichtspunkte ihrer historischen Bewertung, in: ders., Nördlingen seit der Reformation. Aus dem Leben einer Stadt, München 1998, S. 46-88