Maria Magdalena van Beethoven

Maria Magdalena van BEETHOVEN, denaske Maria Magdalena Keverich (Ehrenbreitstein, 19-a de decembro 1746Bonn, 17-a de julio 1787) estis la patrino de la fama komponisto Ludwig van Beethoven.

Maria Magdalena van Beethoven
Persona informo
Naskonomo Maria Magdalena Keverich
Naskiĝo 19-an de decembro 1746 (1746-12-19)
en Koblenz-Ehrenbreitstein
Morto 17-an de julio 1787 (1787-07-17) (40-jaraĝa)
en Bonno
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Alter Friedhof Bonn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Heinrich Keverich
Patrino Anna Clara Westorff
Edz(in)o Johann van Beethoven • Johann Leym
Infanoj Ludwig van Beethoven • Nikolaus Johann van Beethoven • Kaspar Anton Karl van Beethoven
vdr

La juna Maria Magdalena edziniĝis la unuan fojon kun funkciulo de Treviro, nome Johann Leym. Tiu sinjoro mortis tuj poste, kiam Maria estis ankoraŭ 18jaraĝa. Kuzo kiu estis muzika dirigento invitis ŝin al la urbo Bonn, kaj tie li konis la estonta patron de Ludwig van Beethoven.

Johann van Beethoven (1740-1792) kaj Maria Magdalena Keverich (1746-1787), Ludwig van Beethoven.

La 12an de novembro 1767 Johann van Beethoven edziĝis en la preĝejo de Sankta Remiĝo en Bonn kun Maria Magdalena Keverich, juna vidvino kaj filino de kuiristo de Treviro. Pro tio, la geedziĝo de la gepatroj de la fama komponisto estis kontraŭita de lia avo, kiu tiam estis jam prestiĝa kapelmajstro de la kortego kaj konsideris la junulinon de socia klaso pli malalta al tiu de sia filo, kio ne pravis ĉar en ŝia familio estis ankaŭ skabenoj kaj eĉ senatoroj.[1]

La geedzoj translokiĝis al la domo 515 de Bonngasse kaj post du jaroj, nome en 1769, naskiĝis ilia unua filo, baptita kiel Ludwig Maria van Beethoven. Tamen, apenaŭ ses tagojn post la bapto, la bebo mortiĝis. La 17a de decembro 1770 estis baptita la dua filo, en la preĝejo de Sankta Remiĝo de Bonn, per la nomo «Ludovicus van Beethoven» (Ludwig van Beethoven) laŭ oni atestas en la bapta atestilo. Lia naskiĝdato, ĝenerale akceptita kiel 16a de decembro 1770, ne havas historian dokumentaron kiu pruvu ĝin. Maria Magdalena havis ankoraŭ aliajn kvin pliajn filojn, el kiuj survivis nur du: Kaspar Anton Karl van Beethoven, baptita la 8an de aprilo 1774, kaj Nikolaus Johann van Beethoven, baptita la 2an de oktobro 1776. La biografiistoj ne interkonsentas pri la precizaj naskiĝdatoj de la filoj de Maria Magdalena Keverich.[2]

Notoj redakti

  1. lvbeethoven.com (eld.). «Genealogía de Beethoven». [1] Konsultita la 18an de marto 2018.
  2. «Karl van Beethoven's family tree» [2] Konsultita la 19an de marto 2018.