Maria Radner

germana operkantistino

Maria Friderike Radner (naskiĝis la  7-an de majo 1981(nun 1981-05-07)[1] en Duseldorfo, Germanio, mortis la 24-an de marto 2015 en Prads-Haute-Bléone, Alpes-de-Haute-Provence, Francio) estis Germana kontralto kaj operkantistino. En januaro 2013, ŝi ludis rolon de Schwertleite en Die Walküre ("La Valkirio") en la "Teatro Comunale di Firenze", Italio sub dirigento Zubin Mehta, kaj en marto rolon de Erda en la "Grand Théâtre de Genève", sub dirigento Ingo Metzmacher.

Maria Radner
Naskonomo Maria Friderike Radner
Naskiĝo 7-an de majo 1981 (1981-05-07)
en Duseldorfo
Morto 24-an de marto 2015 (2015-03-24) (33-jaraĝa)
en Prads-Haute-Bléone
Ĝenroj Opero
Profesio Kantistino
Tipo de voĉo Aldo
Retejo www.ia-ac.com/MariaRadner
Persona informo
Naskonomo Maria Friederike Radner
Mortokialo amasmurdo
Tombo Germanwings Flight 9525 Memorial
Lingvoj germana
Loĝloko Wuppertal
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Robert Schumann Hochschule
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Maria Radner mortis la 24-an de marto 2015 kune kun sia edzo kaj ilia juna filo, Kaj kolego Oleg Bryjak, en la kraŝo de Flugo 9525 de Germanwings, kiu okazis apud Prads-Haute-Bléone, Alpes-de-Haute-Provence, Francio. Ŝi kaj Oleg Bryjak estis revenantaj el spektakloj de Siegfried de Richard Wagner en la Gran Teatre del Liceu en Barcelono, Hispanio.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Aŭ la  1-an de januaro 1981(nun 1981-01-01) laŭ iuj fontoj, vidu diskutpaĝon.
  2. John Shammas (24 marto 2015). Germanwings Airbus A320 plane crash: First pictures of opera singers Maria Radner and Oleg Bryjak among 150 dead. mirror. Alirita 24 marto 2015.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Radner en la baza angla Vikipedio.