Maria Rostworowska

María Rostworowski Tovar de Diez Canseco blazono Nałęcz (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1915 en distrikto de Barranco, mortis la 6-an de marto 2016 en Limo) – perua historiistino kaj esploristino de andaj kulturoj, poldevena.

Maria Rostworowska
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1915 (1915-08-08)
en Distrikto de Barranco
Morto 6-an de marto 2016 (2016-03-06) (100-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Peruo
Alma mater Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos
Parencoj Agustín Tovar Aguilar
Okupo
Okupo historiisto • etnologo • sciencisto
vdr

Skizo de biografio redakti

Ŝi naskiĝis kiel unusola infano de pola nobelo Jan Jacek Rostworowski (1882–1969) kaj perua bienulino Rita Anna Tovar del Valle, naskita en la regiono de Punjo.

Septembre 1934 en Varsovio, en la aĝo de 19 jaroj edziniĝis al grafo Zygmunt Broel-Plater (1907–1980). En 1935 revenis kun li al Peruo. En 1936 naskis filinon, Krystyna kaj divorcis. Post kelkaj jaroj nuptis Alejandro Diez Canseco, kiu – kiel diris – "helpis al mi kompreni la landon".

De 1948 frekventis kiel libera aŭskultanto historiajn studojn en Universidad Nacional Mayor de San Marcos en Limo. Ŝia unua memstara esplorlaboraĵo estis premiita per la Ŝtata Premio (Premio Nacional de Historia) en 1953. En 1964 estis kunfandintino de la Instituto de Estudios Peruanos en Limo, kie laboris ĝis la morto. Ŝi ankaŭ estis kultur-ataŝeo de Perua Ambasado en Madrido (1964–1968) kaj direktoro de Nacia Muzeo pri Historio en Limo (1975–1980).

Elektitaj libroj redakti

  • Pachacutec Inca Yupanqui (1953)
  • Pesos y medidas en el Perú prehispánico (1960)
  • Curacas y sucesiones Costa norte (1961)
  • Señoríos Indígenas de Lima y Canta (1981)
  • Conflicts over Coca Fields in XVI century Perú (1988)
  • Historia del Tahuantinsuyu (1988) – pola eldono Historia Państwa Inków (Historio de la Ŝtato de Inkaoj), CESLA, Biblioteka Narodowa, Varsovio 2004 (2-a eldono, PIW, Varsovio 2007, (ISBN 9788306030570)), tradukis Miłosz Giersz, Patrycja Prządka
  • Ensayos de Historia Andina: Élites, Etnias, Recursos (1993)
  • Pachacamac y el Señor de los Milagros (2004)
  • Enciclopedia Temática del Perú: Incas, El Comercio S.A., Limo 2004