Maria Wodzińska

Pola artistino

Maria Wodzińska (7a de Januaro 1819 – 7a de Decembro 1896) estis pola nobelino kaj artistino, kiu estis fianĉino de la komponisto Frédéric Chopin.

Maria Wodzińska
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1819 (1819-01-07)
en Vieno
Morto 7-an de decembro 1896 (1896-12-07) (77-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Familio
Amkunulo Frédéric Chopin
Okupo
Okupo pentristo • komponisto
vdr
Memportreto de Wodzińska en la 1830-aj jaroj.

Biografio redakti

Ĉar ŝi estis bela kaj talentohava, multaj gravuloj enamiĝis al ŝi, inter kiuj la Princo Louis-Napoleon (poste Napoleono la 3-a) kaj la poeto Juliusz Słowacki.

Ŝi pentris portreton de la komponisto, kreante kion Tad Szulc nomis "unu el la plej bonkvalitaj ekzistantaj portretoj de Chopin — post tiu de Delacroix — kun la komponisto trankvila, pensema kaj pacema".[1] En 1836, kun la aprobo de la patrino de Maria, ŝi kaj Chopin fianĉiĝis por geedziĝo, sed la patro malakceptis tion pro la malbona sano de Chopin kaj ilia rilato finis en 1837[2] (Chopin mortis en 1849).

Notoj redakti

  1. Szulc 2000, p. 137.
  2. Warszawski 2005.

Bibliografio redakti