Maria de Hispanio (Portugalio)

Maria de Hispanio aŭ pli precize María de Aragono kaj Kastilio (naskiĝis la 29-an de junio 1482 en Kordovo, Hispanio, mortis la 7-an de marto 1517 en Lisbono, Portugalio), estis la kvara filino de la Katolikaj Gereĝoj, nome Isabel la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono), estis reĝino de Portugalio kiel dua edzino de Emanuelo la 1-a, mortinta en 1521.

Maria de Hispanio
Maria de Aragono kaj Kastilio
Princino de Hispanio (denaske)
Reĝino de Portugalio (progeedze)
Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio
Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio
Persona informo
Naskonomo María de Aragón y Castilla
María de Trastámara y Trastámara
Naskiĝo 29-an de junio 1482 (1482-06-29)
en Kordovo,  Hispanio
Morto 7-an de marto 1517 (1517-03-07) (34-jaraĝa)
en Lisbono,  Portugalio
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolikismo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kronlando de AragonoReĝlando de KastilioReĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Trastamaro
Patro Fernando la 2-a de Aragono vd
Patrino Isabel la 1-a vd
Gefratoj Isabel de HispanioKaterino de AragonoJohana de Kastilio • Alonso de Aragón • Johano de Aragono kaj Kastilio • Alonso de Estrada • Johano de Aragono vd
Edz(in)o 1500-1517 Emanuelo la 1-a
Infanoj 10 gefiloj, inter ili reĝoj Johano la 3-a kaj Henriko la 1-a
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi edziniĝis la 30-an de oktobro 1500, al reĝo Emanuelo la 1-a, jam vidvo de ŝia plejaĝa fratino nome Isabel de Aragono kaj Kastilio ekde 1498, pluigante tiele la politikon de sinsekvaj geedziĝoj inter la reĝaj familioj kaj portugala kaj kastilia-aragona, cele unuigi la regnojn de la tiama Hispanio sub ununura krono nome Portugalion, Aragonon kaj Kastilion.

Ŝi estis partiano de la imperia plano emanuela detrui la sanktajn islamajn urbojn de Mekko kaj Medino, konkeri la Imperion de mamelukoj kaj konkeri la sanktajn lokojn por kristanismo, ĉefe Jerusalemon.

En 1508 atingis el la edzo la pardonon pro sia interveno en detruo kaj perforto de pogromo kontraŭ judoj de 1506.

Ŝi naskis dek gefilojn, du el ili estos reĝoj de Portugalio, nome Johano la 3-a kaj Henriko la 1-a.