Mariano José María Bernardo Fortuny y Marsal (naskiĝis la 11-an de julio 1838 en Reus, mortis la 21-an de novembro 1874 en Romo) estis hispana pentristo de la 19a jarcento.

Mariano Fortuny
Persona informo
Naskonomo Marià Josep Bernat Fortuny i Marsal
Naskiĝo 11-an de junio 1838 (1838-06-11)
en Reus,  Hispanio
Morto 21-an de novembro 1874 (1874-11-21) (36-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Nia Damo de Karitato
Familio
Edz(in)o Cecilia de Madrazo
Infanoj Mariano Fortuny y Madrazo • María Luisa Fortuny
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
Verkoj La Batalla de Tetuan
The Bullfighter's Salute
Bullfight. Wounded Picador
La Hispana Nupto
vdr
Mariano Fortuny.

Lia avo helpis lin lerni kun metiistoj (juvelistoj) kaj pentristoj en Barcelono. En 1858 li translokiĝis unuafoje al Romo, kie kontaktis kun artistoj kaj italaj kaj hispanaj. En 1860 ekis milito de Hispanio kontraŭ Maroko, kaj la Provinca Deputitaro de Barcelono mendis al Fortuny ke li veturu tien kiel bilda kronikisto kompane de la verkisto Pedro Antonio de Alarcón. Tie li estis kiel pentristo ĉe la regimento de la generalo Juan Prim, ankaŭ devena de Reus. Tiam li enamiĝis de la lumo, la etoso kaj la marokaj kaj arabaj pejzaĝoj.

Poste li pentris siajn plej famajn pentraĵojn kiaj La vicaría (vikariejo). Ĉirkaŭ 1870 li translokiĝis al Parizo, kie li povis admiri la verkojn de la Muzeo de Luvro, kaj de la Muzeo de Luksemburgo, kaj interesiĝis pri artistoj kiaj Horace Vernet, Eugène Fromentin, Alexandre Decamps kaj ĉefe, Eugène Delacroix.

En 1868 la familio Fortuny instaliĝis en Granado, kaj poste ekveturis al Londono kaj al Napolo kaj al aliaj lokoj de la sudo de Italio. Fine la 9-a de novembro de 1874 li revenis al Romo, kie li mortiĝis la 21-a de novembro.

Ĉefaj verkoj redakti

 
La vicaría (MNAC de Barcelono).
  • La vicaría (Museo Nacional de Arte de Cataluña)
  • La batalla de Tetuán (Museo Nacional de Arte de Cataluña)
  • La batalla de Wad-Ras (Prado-Muzeo)
  • La odalisca (Museo Nacional de Arte de Cataluña)
  • Askari (Biblioteca-Museu Balaguer, Vilanova i la Geltrú)
  • Askari (Hispanic Society of America, Novjorkio)
  • El condesito (Il contino) (akvarelo; Museo Nacional de Arte de Cataluña)
  • La elección de la modelo (The Corcoran Gallery of Art, Vaŝingtono)
  • La matanza de los Abencerrajes (Museo Nacional de Arte de Cataluña)
  • Los hijos del pintor en el salón japonés (Prado-Muzeo)
  • Desnudo en la playa de Portici (Prado-Muzeo)
  • Viejo desnudo al sol (Nuda maljunulo ĉesune) (Prado-Muzeo)
  • Fantasía sobre Fausto
  • La Fragua del Moro (Museo Municipal de Villadiego, Burgos)
 
La batalo de Tetuano, 1863–73 (MNAC de Barcelono).