Mariavitismo

religia movado naskiĝinta en Polujo

Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton[mankas fonto]. Iniciatinto estis „Panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj /ekz. pastro Furmanik Adam Maria Bazyli (1870-1957), estinte paroĥestro en paroĥejo en Leszno apud Varsovio li organizis E-kongreson sub gvido de Felikso Zamenhof kaj ekz. sekva pastro, grafo Maria Wawrzyniec Rostworowski (1924-2008)[1]. /, ankaŭ pluraj episkopoj: episkopo-esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn), sekva episkopo-esperantisto estis Maria Michał Sitek, kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski (aŭ Maria Michał Kowalski), ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata, krome 6 aliaj episkopoj-esperantistoj: Maria Feliks Tułaba, Maria Franciszek Rostworowski, Maria Szymon Bucholc, Maria Jakub Próchniewski, Maria Andrzej Gołębiowski, Maria Tytus Siedlecki kaj Maria Bartłomiej Przysiecki. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.

La mariavita emblemo kun la devizo: Ĉio por pli granda gloro de Dio kaj pietato por la Plej Sankta Virgulino Maria
Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska aŭ Feliksa Kozłowska, fondintino kaj spirita zorgantino de mariavitismo, de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata sanktulino
Paroĥa preĝejo (de malnov-katolikaj mariavitoj) de Sankta Johano Baptisto en Leszno apud Varsovio
La mariavita arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski, sanktulo, martiro kaj doktoro de la Eklezio, esperantisto
Episkopo esperantisto en la mariavita religio Maria Filip Feldman
La memortabulo pri arĥiepiskopo esperantisto Johano Mario Miĥaelo Kowalski en la mariavita katedralo t.e. Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
La tombotabulo de la episkopo esperantisto Maria Filip Feldman en la kripto de la mariavita katedralo t.e. Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
Blazono de mariavitaj episkopoj
Mapo de la Diocezoj kun la mariavitaj preĝejoj
La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
La Mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
Mariavita episkopo-esperantisto Maria Franciszek Rostworowski
La tomboŝtono de mariavita episkopo-esperantisto Maria Szymon Bucholc en la mariavita tombejo en Płock
Mariavita episkopo-esperantisto Maria Jakub Próchniewski
La tomboŝtono de eposkopo-esperantisto Maria Jakub Próchniewski en la mariavita Preĝejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock
Mariavita episkopo-esperantisto Maria Tytus Siedlecki
Mariavita episkopo-esperantisto Maria Bartłomiej Przysiecki
La tombotabulo de episkopo-esperantisto Maria Bartłomiej Przysiecki en la kripto de la mariavita katedralo t.e. Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock

Mariavitismo kaj Esperanto redakti

 
La interno de la Mariavita Preĝejo en Parizo
Wnętrze Kościoła mariawickiego w Paryżu
 
La Mariavita Klostro en Felicjanów (prononcu: felicjanuf)
 
La Preĝejo de Mariavitoj (malnov-katolikoj) de la Plej Sankta Sakramento en Łowicz / Loviĉo
 
La Mariavita Preĝejo en Długa Kościelna (prononcu: dŭuga koŝcjelna)
 
La preĝejo de Sankta Anna kaj Sankta Marteno en Stryków (prononcu: strikuf)

Referencoj redakti

  1. Mortis pastro M. Wawrzyniec Rostworowski. Alirita 07 września 2015.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti