La Marib-Ma'rib-Ma'arib-digo (arabe سد مأرب, latinliterigo sudd Ma'ribsadd Ma'rib) estas akvobaraĵo kiu blokas la uedon Adhanah (ankaŭ DhanaAdhana) en la valo de Dhana en la Balakaj Montoj de Jemeno. La nuna digo proksimas al la ruinoj de la Granda Digo de Marib, originante de ĉirkaŭ la 8-a jarcento antaŭ nia erao. Tiu historia konstruaĵo estis unu el la inĝenieraj mirindaĵoj de la antikva mondo kaj centra parto de la civilizo de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la urbo Marib kaj la Reĝlando Ŝeba.

Marib-digo
gravita akvobaraĵo • rock-fill dam
Estiĝo 1986
Lando Jemeno vd
Situo Provinco Ma'rib
Situo
Geografia situo 15° 23′ 46″ N, 45° 14′ 37″ O (mapo)15.3960445.24374Koordinatoj: 15° 23′ 46″ N, 45° 14′ 37″ O (mapo)
Marib-digo (Jemeno)
Marib-digo (Jemeno)
DEC
Marib-digo
Marib-digo
Situo de Marib-digo
Map
Marib-digo
vdr
La nuna digo en 1986.

Ekzistas ankaŭ aliaj gravaj antikvaj digoj en Jemeno kiel la Digo de Juhajnah, la Digo de Ĥarid, la Digo de Adraah, la Digo de Mikran kaj la Baraĵo de Jathan. Historie, Jemeno estis fama pro la grandiozeco de la antikva akvoproviza inĝenierado. De la marbordo de la Ruĝa Maro ĝis la limoj de la dezerto Rub-al-Ĥalo dezerto estas multnombraj ruinoj de malgrandaj kaj grandaj digoj faritaj el argilo kaj ŝtono.