María Isabel Martín Martínez, konata artiste kiel Maribel Martín (Madrido, 1-a de novembro de 1954) estas aktorino hispana.

Ŝi ekaktoris jam sesaĝa por ludoj de bela infanino kiel ĉe fama filmo La familia y uno más (la familio kaj unu pli, 1965) de Fernando Palacios. Dum la 1960-aj jaroj ludas kinon por reĝisoroj kiaj José María Forqué, Luis García BerlangaAna Mariscal (El camino, 1963) kaj teatron, ekzemple en la verko El sol en el hormiguero (suno en formikejo, 1966), de Antonio Gala. Kiel belega junulino taŭgis por filmoj de terura kino por reĝisoroj kiaj Narciso Ibáñez SerradorVicente Aranda.

En 1976 filmis La espada negra (la nigra glavo), de Francisco Rovira Beleta, historia fimo kie ŝi ludas la rolon de junulino Isabel la Katolika. Dum la dua duono de la 1970-aj jaroj, ĝi apartiĝis portempe el kino kaj ludis en teatro (La mala semilla, El sol en el hormiguero) kaj televido (Estudio 1; La saga de los Rius, 1976; El Juglar y la Reina).

Ŝi ludis tiam ankaŭ unu el la plej famaj roluloj de ŝia kariero: tiu de Jacinta kontraŭ Fortunata (Ana Belén) pro la amo de Juanito Santa Cruz en la adaptaĵo de la fama romano de Benito Pérez Galdós nome Fortunata y Jacinta kiu por Televisión española realigis en 1980 Mario Camus.

Poste ŝi estis protagonistino de Últimas tardes con Teresa (1984) kaj Los santos inocentes (1984), de Mario Camus. De tiam ŝi iĝis produktorino de Ganesh Films kun sia edzo, la aktoro Julián Mateos kaj retiriĝis el la luda medio en 1989, post filmi El niño de la luna kun Agustí Villaronga.