Marie-Louise van de Velde

Marie-Louise van de Velde (fraŭlina nomo: Sèthe; naskiĝis la 1-an de septembro 1867 proksime de Parizo, mortis la 27-an de julio 1943 en Tervuren) estis belga pianistino kaj pentristino. Ŝi estis la edzino de Henry Van de Velde.

Marie-Louise van de Velde
Persona informo
Naskonomo Marie-Louise Sèthe
Naskiĝo 1-an de septembro 1867 (1867-09-01)
en Parizo
Morto 27-an de julio 1943 (1943-07-27) (75-jaraĝa)
en Tervuren
Mortokialo apopleksio
Tombo Tervuren
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioBelgio
Familio
Patro Gérard Sèthe
Frat(in)o Irma Saenger-Sethe
Edz(in)o Henry Van de Velde
Okupo
Okupo pentristo • dezajnisto • pianisto
vdr

Vivo redakti

Pere de la pentristo Théo van Rysselberghe ŝi konatiĝis kun ŝia estonta (1894) edzino Henry. Ĉar li entuziasmiĝis pri la brita movado Arts & Crafts ŝi vojaĝis Londonon en la jaro 1893 por studi la ornamaĵojn de kelkaj movadanoj (ekz. de William Morris). Estante germandevena ŝi helpadis la edzon en kontaktoj kun germanaj klientoj sed ankaŭ artiste subtenis lin ade kaj volonte kaj efike.

En la jaro 1907 la paro kun la infanoj (sume kvin) translokiĝis en la domon Hohe Pappeln en la periferion de Vajmaro kie la infanoj estu edukataj en kiel eble plej natura medio kaj sen sociaj restriktoj. Bapto kaj lernejo publika rifuzitis kaj la patrino mem instruas la infanojn respektive ili frekventas reformlernejon en Wickersdorf ĉe Saalfeld. Iel tiu ĉi liberega eduko ŝajne fiaskis, kiel notis ankaŭ Harry Graf Kessler post vizito en la domo. Labori hejme pro la infana bruo por Henry tre ofte ne eblis.

Dum la Unua mondmilito la infanoj pli aĝaj loĝas ĉe amikoj. En la domo en Vajmaro oni loĝigas subluantojn pro financaj malfacilaĵoj - kaj finfine en 1918/1919 Marie-Louise organizas la vendon de la belega domo. La tomboŝtono de ŝi en Tervuren estis dezajnita fare de la edzo.

Marie-Louise estis la perfekta komplementa persono al la edzino Henry kiu ne tro interesiĝis pri financaĵoj. Ilia intelektuala rilato estis samnivela. Ŝi bone funciigis ĉiujn aferojn en la artista vivo de Henry.

Infanoj de Henry kaj Louise redakti

  • Cornélie Jenny (1897-1965)
  • Hélène Johanna Rosina (1899-1935)
  • Anne Sophie Alma (1901-1944)
  • Thylbert (1904-1980)
  • Thylberte (1904-1955)

Fonto redakti

Broŝuro eldonita de Klassik Stiftung Weimar: Die Familie van de Velde

Eksteraj ligiloj redakti

Marie-Louise van de Velde (Sèthe) sur genealogia arbo