Marie Loeper-Housselle

Marie LOEPER-ROUSSELLE (naskiĝinta la 11-an de februaro 1837 en Lasowice Wielkie apud Malbork, mortinta la 25-an de januaro 1916 en Lichtenthal)[1] estis germana pedagogino kiu engaĝiĝis en la klerigo porknabina kaj la pluklerigo de instruistinoj kaj edukistinoj. En 1884 ŝi fondis la unuan fakgazeton porinstruistinan sub la titolo Die Lehrerin in Schule und Haus. Kune kun Helene Lange kaj Auguste Schmidt ŝi fondis en 1890 "Allgemeiner Deutscher Lehrerinnenverein/ADLV" (Ĝenerala unio de germanaj instruistinoj). Ŝi do apartenis al la unua ondo de germana feminismo.[2]

Marie Loeper-Housselle
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1837 (1837-02-11)
en Malbork
Morto 25-an de januaro 1916 (1916-01-25) (78-jaraĝa)
en Lichtental
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo instruisto • redaktisto
vdr
La feminismaj pioniroj de Germanujo ĉe Die Gartenlaube, 1894; Loeper-Housselle en la dua vico, la dua dedekstre

Vivo kaj profesia kariero redakti

Marie Housselle naksiĝis kiel tria filino de la pastoro L. Housselle post kies morto ŝi faris trejniĝon instruistinan en Grudziądz kie li trapasis la ekzamenon en la jaro 1857-a. Poste ŝi laboris kvin jarojn edukade, i.a. en la Supera porknabina lernejo en Elbląg. En 1862 ŝi nuptis kaj translokiĝis al Alzaco. Tie ŝi havis la unuajn kontaktojn kun la lernejinspektisto Th. Hatt kun kiu ŝi fondis la unuan Fröbel-infanĝardeno enalzaca.

Ŝi ankaŭ verkis artikolon por "Ungarisches Schulblatt" kaj "Rheinische Blätter" (eldonado de Wichard Lange), en kiuj ŝi klopodis forigi diversajn malbonaĵojn en la ĝenerala kaj porknabina edukadoj. Krome ŝi reklamis por la plibonigo de la trejnado kaj profesia ĉiutageco de instruistinoj. Por disponigi al tiaj klopodoj efikan platformon ŝi fondis en 1884 la feminisman gazeton "Die Lehrerin in Schule und Haus" kiu eldonistis en la Hofmann-eldonejo de Gera.

Krom ŝiaj agadoj eldonistaj ŝi verkis eseojn por diversaj ĵurnaloj. Ŝia historia rakonto Der Mattenbauer publikigitis libre. Post la morto edza ŝi translokiĝis al Ispringen kie ŝi instruis ĉe lernejo municipa. Krome ŝi regule paroladis antaŭ feminismaj geaktivuloj. Substrekitis de samtempuloj ĉe ŝi la kombino de poeteca sensiveco, retorika talento kaj konsoltalento kompata.

Agado redakti

Loeper-Housselle engaĝiĝis ade por la eblo ke junaj knabinoj kleriĝu supere. Ŝi tiukuntekste tute konsentis kun Helene Lange, ke virinoj pli taŭgus por la eduko de knabinoj ol viroj; el tio dedukteblis ke necesus plibonigi antaŭ ĉio kaj fundamente la edukistinan trejnigon.

En pentekosto 1890 ŝi fondis en Friedrichroda solene, kune kun Helene Lange kaj Auguste Schmidt, la porinstruistan asocion ADLV (kun tiam 85 membroj) kies celo estis la plifortigo de solidarieco interinstruistina por povi atingi pli facile kaj pli daŭripove ĉiujn celadojn. Krome la menciita klubo peris postenojn en Germanujo, Franclando kaj Anglujo. En 1894 nombriĝis jam ĉ. 6000 anoj asociaj de ĝi.

Kune kun Helene Lange, Minna Cauer, Henriette Schrader-Breymann, Anna Luise Dorothea Jessen kaj s-ino Eberty ŝi deponis oficiale peticion ĉe la prusia parlamento kaj la prusia ministerio pri edukado kun la peto pri instalo de ŝtataj sciencaj institucioj rilataj la klerigon de instruistinoj. La petskribo malakceptitis fare de la viraro. Tamen almenaŭ la tie aneksita skribitaĵo Die Gelbe Broschüre fakte iĝis elirpunkto de la prusia porknabinlernejara reformo de 1908.

Referencoj redakti

  1. Gudrun Wedel: Autobiographien von Frauen: Ein Lexikon, Böhlau, Köln 2010
  2. llb-detmold.de. Arkivita el la originalo je 2021-10-04. Alirita 2021-01-02.

Literaturo redakti

  • Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1, Berlino 1898, p. 513-515 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti