Marie Louise Coleiro Preca

Marie Louise Coleiro PRECA (naskiĝis la 7-an de decembro 1958 en Qormi) estas malta politikistino, kiu servas kiel la nuna kaj la naŭa Prezidanto de Malto.

Marie Louise Coleiro Preca
Persona informo
Marie Louise Coleiro Preca
Naskiĝo 7-an de decembro 1958 (1958-12-07) (65-jaraĝa)
en Qormi
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Universitato de Malto vd
Partio Partio Laborista vd
Familio
Edz(in)o Edgar Preca vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studo de homaj sciencoj kaj de juro, ŝi eklaboris kiel profesiulo de la socialdemokratia Laborista Partio de Malto (malte Partit Laburista, PL). Inter la jaroj 1998 kaj 2014 ŝi membris en la nacia parlamento, kaj inter marto 2013 kaj marto 2014 estis nacia ministro pri sano kaj socia solidaro.

La 1-an de marto 2014 ŝi nomumiĝis la ŝtata prezidanto de Malto, transprenante la postenon de George Abela, kaj ekde la 4-a de aprilo de tiu jaro funkcias en tiu posteno.

Antaŭe:Prezidanto de MaltoPoste:
George Abela2014nun(nun en ofico)

Eksteraj ligiloj redakti