Marie Schröder

dana korespondanto, stenografo, ĵurnalisto kaj esperantisto

Marie SCHRÖDER (pseŭdonimo: Pen; danlingve en nuna literumo Marie Schrøder) naskiĝis la 18-an de marto 1882; mortis pro akcidento (vidu sube) la 27-an de aŭgusto 1909, en aĝo de nur 27 jaroj) estis dana esperantistino, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto.

Marie Schröder
Persona informo
Aliaj nomoj Pen
Naskiĝo 18-an de marto 1882 (1882-03-18)
Morto 27-an de aŭgusto 1909 (1909-08-27) (27-jaraĝa)
Mortokialo morto per falo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr
Tomboŝtono de M. Schröder en bildkarto uzita en 1911

Post kiam ŝi esperantistiĝis en 1907, ŝi per granda energio laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). Ŝi iniciatis kaj kunfondis Konversacian Esperanto-Klubon en Kopenhago kaj la nacian organizaĵon CDEL, el kiu evoluis la nuntempa Dana Esperanto-Asocio. Ŝi kunredaktis la gazeton Dana Esperantisto. Laŭ postmorta noto en la Enciklopedio de Esperanto el 1934 havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion. Marie Schrøder mortis akcidente falante de la monto Pilato en la kantono Lucerno dumvoje al la Universala Kongreso de 1909 en Barcelono. Do ŝia energia esperantista agado disvolviĝis en periodo de nur du jaroj, haltigita per ŝia morto [1].

Esperanto Desperado kantas omaĝe al ŝi en la KD Hotel Desperado (2004) kaj aludas al la epitafo

   Dankon pro via laboro
   Por alta kara celo.
   Mem vi restos en memoro
   De anoj de l'verda stelo.

kiu troviĝas sur ŝia tomboŝtono en la Asista Tombejo de Kopenhago (v. bildon). Oni starigis la tomboŝtonon okaze de la unua datreveno de ŝia morto, dum la dana Esperanto-Kongreso en Kopenhago la 29-an ĝis 31-an de aŭgusto 1910. Laŭ informo de la gazeto Dana Esperantisto, septembro 1910, la skulpstisto s-ro Lindow, kies edzino estis esperantisto, desegnis monumenton kaj skulptis la portreton.

Referencoj redakti

  1. Jens S. Larsen, Biciklado kun mortintoj, La Libera Folio, 9-a junio 2017.