Marie Seebach

germana aktorino

Marie SEEBACH (naskiĝinta la 8-an de marto 1829[1][2] en Rigo, mortinta la 3-an de aŭgusto 1897 en Sankt Maŭrico) estis baltgermana aktorino kaj operkantistino.

Marie Seebach
Marie Seebach, litografio de Joseph Kriehuber, 1855.
Marie Seebach, litografio de Joseph Kriehuber, 1855.
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1829 (1829-02-24)
en Rigo
Morto 3-an de aŭgusto 1897 (1897-08-03) (68-jaraĝa)
en Sankta Maŭrico
Tombo Dreifaltigkeitskirchhof II
Lingvoj germana
Loĝloko BerlinoDresdenoBerlino
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Patro Wilhelm Friedrich Seebach
Frat(in)o Wilhelmine Seebach
Edz(in)o Albert Niemann
Infano Oscar Niemann
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • operkantisto
vdr

Vivo kaj agadoj redakti

Seebach venis de familio de artistoj kaj faris sian debuton en diversaj roloj kiel infano. L

Ŝi estis filino de artista paro (kantado/aktorado). Kun tri fratinoj en la aĝo de nur ses jaroj ŝi jam staris sur scenejo kaj komencis trejniĝon en la aĝo de 17 jaroj. En 1850 ŝi iĝis unu el la unuaj studentinoj ĉe la muzikkonservatorio en Kolonjo je Wagner-operkantisteco. Malgraŭ kelkaj sukcesoj, Seebach poste ŝanĝis al aktorado kaj laboris sukcese kiel subretino en la teatroj en Lubeko, Schwerin, Gdansko kaj Kaselo.

Seebach estis engaĝita ĉe la Thalia-teatro de Hamburgo, kie ŝi pozis en la rolo de Gretchen post mallonga provperiodo. Post sukcesa gastado en Vieno, ŝi estis dungita fare de direktoro Franz von Dingelstedt en Munkeno, kie ŝi estis implikita en la totala dramidearo dingelstedta en 1854. Ŝia kapablo, precipe en tragediaj roloj, donis al Seebach la ŝancon ludi plurajn gastajn rolojn; ktp. en la Burgteatrejo de Vieno aŭ ĉe Teatro je Meiningen.

En 1859 Seebach faris gastadon ĉe Urba teatro de Hanovro, kie li geedziĝis kun la operkantisto Albert Niemann. Kun li ŝi iris al Berlino en 1866. Baldaŭ venis eksgeedziĝo. Seebach entreprenis plurajn ampleksajn turneojn en la sekvaj jaroj; ktp. al Sankt-Peterburgo (1868) kaj Amsterdamo (1869). Post la Francia-Prusia Milito de 1870, ŝi turneis en Usono.

Post pliaj prezentoj eksterlande, Seebach iĝis membro de la ensemblo de la Reĝa dramteatro de Berlino en 1886. En la aĝo de ĉirkaŭ 60 jaroj ŝi retiriĝis en la privatan vivon kaj ekloĝis en Sankta Maŭrico.

Marie kaj Oscar Seebach estis entombigitaj sur la dua tombejo de la komunumo de Sankta Triunuo en Bergmann-strato je Berlino-Kreuzberg. La tomba monumento portas portretan kaj rondan reliefbildeton kreitan fare de Carl Hans Bernewitz. La tombo estis inter 1992 ĝis 2014 honora tombo de la federaciŝtato Berlino.

Fondaĵo redakti

Kiam ŝia filo Oskaro, kantisto, pentristo kaj komponisto, mortis en 1893 en la aĝo de nur 32 jaroj, ŝi fondis hejmon por maljuniĝintaj aktoroj en Vajmaro en 1895, kiun ŝi administris ĝismorte. Temas pri domo ĉe Tiefurter-aleo kies grundo donis lia grandduka moŝto Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach). La fondaĵo staris sub la moto de Johann Gottfried Herder lumon, amon, vivon!. En la realigo helpis ŝia fratino Wilhelmine, kiu ankaŭ prizorgis plugrandigon en 1899. Krome planitis malfermo de poraktora lernejo en Berlino por junaj talentuloj. Dum GDR-tempo sukcese gardis la memstarecon de la fondaĵon la kuratoro Hinrich Holz. Post Turniĝo estiĝis moderna oldulejo kiu etendigitis ankoraŭ en 1999. Krome instalitis taŭgaj kadroj por artistoj. En la salonegoj ankaŭ okazas eventoj kulturaj kaj la vestiblo por Forum Seebach ankaŭ uzatas por ekzpozicioj.

Gravaj roloj redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Artikolo "Seebach, Marie" de Hermann Arthur Lier ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 54 (1908), p. 298–301, (tie ĉi interrete)
  • Otto Franz Gensichen: Aus Marie Seebach’s Leben. Duncker, Berlin 1900.
  • Karl Richard Henker (eld.): Grabmalskunst, I. Sammlung Berliner Friedhöfe. Otto Baumgärtel – Verlag für Kunstgewerbe und Architektur, Berlin o. J. (ĉ. 1904), tabulo I.5 (la tombo en la stato de 1897)
  • Adolph Kohut: Aus Josefs Tichatscheks Nachlass. Briefe von Richard Wagner, Heinrich Marschner, Albert Niemann, Hans von Bülow, Wilhelmine Schröder-Devrient, Johanna Jachmann-Wagner und Marie Seebach. Ĉe: Bühne und Welt, Verlag von Bühne u. Welt, Hamburg 1907 9(1906/07) II, p. 418–423.
  • Hans-Jürgen Mende: Lexikon Berliner Grabmäler. Berlin 2006
  • Paul Meßner: Unsterbliches Gretchen. Eine Marie-Seebach-Biographie. Wartburg-Verlag, Weimar 1995.
  • Reinhard Schau: Die Stiftung der Marie Seebach – Ein Altenheim für Bühnenkünstler. Seit 1895 in Weimar. Böhlau Verlag, Köln u. a. 2015.
  • Walther Schödel: Marie Seebach. Das Leben e. grossen Schauspielerin. Greifenverlag, Rudolstadt 1959.
  • Frank Eberhardt: Rein das Herz, hoch der Sinn, rastlos das Streben! Die Schauspielerin Marie Seebach (1829–1897), Berlinische Monatsschrift 8/1997, p. 82-89

Eksteraj ligiloj redakti