Marie von Ebner-Eschenbach

aŭstra verkisto

Marie VON EBNER-ESCHENBACH, grafino Dubská, aŭ plennome: Marie Freifrau von Ebner-Eschenbach (naskiĝis la 13-an de septembro 1830 en Zdislavice; mortis la 12-an de marto 1916 en Vieno) estis aŭstra verkistino. Ŝi estis dufoje nomumita por Nobel-premio pri literaturo.

Marie von Ebner-Eschenbach
Persona informo
Marie Ebner von Eschenbach
Naskonomo Marie Dubský von Třebomyslice
Naskiĝo 13-an de septembro 1830 (1830-09-13)
en Schloss Zdislawitz
Morto 12-an de marto 1916 (1916-03-12) (85-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Zdislavice (Troubky-Zdislavice) vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio vd
Familio
Patro Graf Franz Dubsky vd
Gefratoj Adolf Dubský z Třebomyslic • Viktor Dubský von Třebomyslice vd
Edz(in)o Moritz von Ebner-Eschenbach vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • prozisto vd
Laborkampo germanlingva literaturo vd
Aktiva en Zdislavice (Troubky-Zdislavice) vd
Verkado
Verkoj The Child of the Parish vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie von Ebner-Eschenbach naskiĝis en la kastelo Zdislavice. Ŝiaj antaŭuloj estis ĉeĥaj nobeloj. Post sia edziniĝo al Moritz Freiherr von Ebner-Eschenbach ŝi transloĝiĝis al Vieno, kie ŝi konatiĝis interalie kun la verkistoj Friedrich Hebbel kaj Franz Grillparzer.

La verkaro de Marie von Ebner-Eschenbach priskribas la vivon de la Viena nobelaro/burĝaro kaj de la morava kamparanaro. La aŭtorino admonas al respondeco kaj humaneco; ŝi montras la socian malegalecon, tamen ne vokas al la ŝanĝo de la sociaj strukturoj.

Krom per rakontoj ŝi atingis grandan famon per siaj koncizaj kaj spritaj aforismoj. Marie von Ebner-Eschenbach mortis en Vieno.

Listo de verkoj redakti

  • Erzählungen (rakontoj, 1875)
  • Aphorismen (aforismoj, 1880)
  • Neue Erzählungen (rakontoj, 1881)
  • Neue Dorf- und Schlossgeschichten (rakontoj, 1883)
  • Das Gemeindekind (rakonto, 1887)
  • Meine Kinderjahre (membiografio, 1906)
  • Meine Erinnerungen an Grillparzer (membiografio, 1916)

En Esperanto aperis redakti

Renkonto = Eine Begegnung / Marie von Ebner-Eschenbach. Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio ; p.58 - 59, kajeroj 1 - 4

Eksteraj ligiloj redakti