La Mariinskij-Teatro (ruse Мариинский театр, ankaŭ literumata kiel Mariinsky, Mariinskiy, Maryinsky kaj Mariyinsky) estas teatro de opero kaj baleto en Sankt-Peterburgo, Rusio. Ĝi estis malfermita en 1860.

Mariinskij-Teatro
operejovidindaĵoteatrejo
Komenco 5-a de oktobro 1783 vd
Geografia situo 59° 55′ 32″ N, 30° 17′ 46″ O (mapo)59.92555555555630.296111111111Koordinatoj: 59° 55′ 32″ N, 30° 17′ 46″ O (mapo)
Lando(j) Rusia ImperioSovetunioRusio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Mariinskij-Teatro (Sankt-Peterburgo)
Mariinskij-Teatro (Sankt-Peterburgo)
DEC
Mariinskij-Teatro
Mariinskij-Teatro
Map
Mariinskij-Teatro
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr
Mariinskij Teatro
Mariinskij Teatro
Mariinskij Teatro ĉirkaŭ 1890
Mariinskij Teatro
Mariinskij Teatro ene

La Mariinskij-Teatro estas hejmo de la Mariinskij-Baleto, Mariinskij-Opero kaj Mariinskij-Orkestro.

La koordinatoj estas 59° 55′ 32.47″ N 30° 17′ 45.54″ O / 59.9256861 °N, 30.2959833 °O / 59.9256861; 30.2959833 (mapo).

Nomo redakti

La teatro estas nomita laŭ Maria Aleksandrovna, edzino de Aleksandro la 2-a. Estas busto de la imperiestrino en la ĉefa enenirejo. La nomo estis ŝanĝata dum historio, reflektante la politikan klimaton de la tempo:

Ekde Ĝis Ruse Traduko
1860 1920 Императорский Мариинский театр Imperia Mariinskij teatro
1920 1924 Государственный академический театр оперы и балета Ŝtata akademia teatro de opero kaj baleto
1924 1935 Ленинградский Государственный академический театр оперы и балета Leningrada ŝtata akademia teatro de opero kaj baleto
1935 1992 Государственный академический театр оперы и балета имени С. М. Кирова Ŝtata akademia teatro de opero kaj baleto omaĝe de S. M. Kirov
1992 Nun Государственный aкадемический Мариинский театр Ŝtata akademia Mariinskij teatro

Mallongigo GATOB de Государственный академический театр оперы и балета - Gosudarstvennij Akademiĉeskij Teatr Operi i Baleta estas ofte uzata en historiaj dokumentoj.

La konstruaĵo de teatro estas kutime nomata kiel la Mariinskij-Teatro. La kompanioj, kiuj havas hejmon tie, por havi rekoneblan varomarkon daŭrigas uzon de la fama nomo Kirov, donita omaĝe de Sergej Kirov (1886 - 1934).

Fontoj redakti

La Imperia opera kaj baleta teatro en Sankt-Peterburgo estis fondita en 1783 laŭ ordono de Katerina la 2-a, kun malfermo de la Bolŝoj-Kamennij-Teatro. Kvankam itala baleta trupo plenumadis ĉe la rusia kortumo ekde komenco de la 18-a jarcento. Komence spektakloj de baleto kaj opero estis farataj en la ligna Teatro de Karl Knipper, ankaŭ konata kiel la Malgranda Teatro. La Ermiteja Teatro estis uzata por spektakloj por cara familio kaj ĝiaj gastoj.

Konstanta teatra konstruaĵo por la nova kompanio de operaj kaj baletaj artistoj estis dizajnita de Antonio Rinaldi kaj malfermita en 1783, ĝi estis konata kiel la Imperia Bolŝoj-Kamennij-Teatro. Ĝi estis lokita sur Teatra Placo. Ambaŭ nomoj estis donitaj por distingi ĝin de la ligna Malgranda Teatro: "Kamennij" estas la rusia vorto por "ŝtona" kaj "Bolŝoj" estas la rusa vorto por "granda". En 1836, la Bolŝoj-Kamennij-Teatro estis novigita laŭ dizajno de Albert Cavos, kaj servis kiel la ĉefa teatro de la imperiaj baleto kaj opero.

En la 29-a Januaro 1849, la Ĉevala cirko (ruse Конный цирк) malfermiĝis sur Teatra Kvadrato. Ankaŭ ĉi tio estis la laboro de la arkitekto Albert Kavos. La konstruaĵo estis dezajnita por esti dufoje pli granda ol la teatro. Ĝi estis ligna en la tiam moda nov-bizanca stilo. Dek jarojn poste, kiam ĉi tiu cirko forbrulis, Cavos rekonstruis ĝin kiel operan kaj baletan domon kun la plej granda scenejo en la mondo. Ĝi havis 1625 sidlokojn por spektantoj kaj U-forman italo-stilan spektulan halon. La teatro malfermiĝis en la 2-a de oktobro de 1860. Ĝi estis nomita Mariinskij.

Laŭ la ordono de la teatra surscenigisto Ivan Vsevoloĵskij, ambaŭ la Imperia Baleto kaj la Imperia Opero estis movitaj al la Mariinskij-Teatro en 1886, ĉar la Bolŝoj-Kamennij-Teatro ekestis konsiderita kiel danĝera. La Mariinskij-Teatro estis tiam multe renovigita. La teatro havas tre larĝan scenejon, kio komence faris malfacilaĵojn je dancoordigado, ĉar la tradiciaj manieroj estis ellaboritaj por pli mallarĝa scenejo. Sur larĝa scenejo, ili aspektis netaŭge.

La konstruaĵo havas lokojn por 2000 spektantoj. La halo por spektantoj estas en blua, blanka kaj ora koloroj.

En 2003 arkitekturisto Dominique Perrault gajnis konkurson por dizajno de nova hejmo por la teatro, najbara al la nuna konstruaĵo. La historia originala konstruaĵo bezonas plenan renovigon.

Ekzistas ankaŭ la aparta koncerta halo de Mariinskij-Teatro laŭ adreso strato Dekabristov, 37, en Sankt-Peterburgo. En tiu konstruaĵo ekde 1900 ĝis la rusia revolucio estas tenejo de la teatro. Poste tie estis ankaŭ laborejoj de la teatro. En septembro de 2003 ĝi tute forbruliĝis, kaj poste estis rekonstruita. La koncerta halo estis malfermita en la 26-a de novembro de 2006. Ĝi havas jenajn propraĵojn:

  • La halo havas lokojn por 1110 spektantoj. La aldona korusa etaĝo kun 120 povas ankaŭ esti uzata por spektantoj.
  • La larĝo estas 24 metroj, longo estas 52 metroj, averaĝa alto estas 14 metroj.
  • La sceno estas de radiuso 20 metroj kaj profundo 15 metroj.
  • La orkestrejo enhavas lokojn por 130 muzikistoj.

Eksteraj ligiloj redakti