Mariner 9 (Mariner Mars '71 / Mariner-I) estis usona robota kosmoveturilo kiu havis la mision studi Marson kaj ege kontribuis al la esplorado de tiu planedo kiel parto de la programo Mariner de NASA. Mariner 9 estis lanĉita al Marso la 30an de Majo, 1971[1][2] el Lanĉejo LC-36B en Kabo Kanaveral, Florido, kaj atingis la celatan planedon la 14an de Novembro samjare,[1][2] iĝante la unua kosmoveturilo kiu orbitis ĉirkaŭ alia planedo[3] – pro malmulto venkante la klopodojn de la sovetaj Mars 2 (lanĉita la 19an de Majo) kaj Mars 3 (lanĉita la 28an de Majo), kiuj alvenis ambaŭ al Marso nur kelkajn semajnojn poste.

Mariner 9.

Post okazo de polvoŝtormoj sur la planedo dum kelkaj monatoj post ties alveno, la orbitveturilo sukcesis sendi reen klarajn fotojn de la surfaco. Mariner 9 sukcese havigis 7 329 bildojn laŭlonge de sia misio, kiu konkludis Oktobre 1972.[4]

La sondilo Mariner 9 estis konstruita sur oklatera struktur el magnezio, 45,7 cm alta kaj 138,4 cm diagonale. Muntitaj sur la supera parto de la strukturo estis du brulaĵujoj por propulso, la motoro de orbitaj manovroj, malaltnivela anteno 1,44 m longa kaj parabola anteno por la komunikado kun la Tero.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mariner 9: Trajectory Information. National Space Science Data Center. Alirita 28a de Decembro 2011.
  2. 2,0 2,1 Mariner Mars 1971 Project Final Report. NASA Technical Reports Server. Alirita 28a de Decembro 2011.
  3. Mariner 9: Details. National Space Science Data Center. Alirita 28a de Decembro 2011.
  4. NASA PROGRAM & MISSIONS Historical Log. Arkivita el la originalo je 2014-11-13. Alirita 2011-12-12.