Mario Amaya (6a de Oktobro, 1933[1] – 29a de Junio, 1986) estis usona artokritikisto, muzeodirektoro, gazeteldonisto kaj iama direktoro de New York Cultural Center (1972–1976) kaj de Chrysler Museum of Art en Norfolk, Virginio (1976–1979). Li estis ankaŭ ĉefa komisaro de la Artgalerio de Ontario (1969–1972) kaj fonda eldonisto de la Londona Art and Artists Magazine. Li studis Art Nouveau dum 35 jarojn, kelkajn el tiuj sub instruado de Mark Rothko. Li verkis librojn pri arto, kiaj Pop As Art: A Survey of the New Super Realism (1965), Art Nouveau (1966), kaj Tiffany Glass (1967).

Mario Amaya
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1933 (1933-10-06)
en Broklino
Morto 29-an de junio 1986 (1986-06-29) (52-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per morto pro aidoso vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Brooklyn College vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Atenco redakti

La 3an de Junio 1968, Amaya estis en la oficejo de Andy Warhol kiam la radikala feministo Valerie Solanas pafis kontraŭ ambaŭ Amaya kaj Warhol. Amaya, 34jaraĝa tiam, estis tuj elhospitaligita post ricevi kuracadon pro kuglaj grat-vundoj sur sia dorso, dum Warhol suferis multe pli gravajn rezultojn.

Morto redakti

Li mortiĝis pro komplikoj pro Aidoso la 29an de Junio, 1986, en hospitalo de Londono,[1] je aĝo de 52.

Referencoj redakti

Notoj
  1. 1,0 1,1 Deaths England and Wales 1984-2006. Arkivita el la originalo je 2009-08-23. Alirita 2015-04-11.
Fontoj
  • Amaya, Mario. Art Nouveau. Studio Vista, Ltd., London, 1966;
  • Bourdon, D. "New York Museum Crisis: Two Bite Dust." Art in America, vol.63, No.5, 1975;
  • Russell, John. "Mario Amaya, 52, Art Critic, Editor and Museum Director," The New York Times June 30, 1986;
  • Russell, John. "Obituary," Art in America, vol.74, 1986;
  • The Globe and Mail No. 36968, June 4, 1968.