Historio > Italio > Mario ROATTA < Hispana enlanda milito


Generalo Mario ROATTA, devena el malnova nobela familio el Mondovi (konata ekde la 10-a jarcento), naskiĝis 1887 en Modeno, mortinta en 1968 en Romo). Dum la Unua mondmilito esti armea ambasadhelpanto en Varsovio. Iĝis kolonelo en 1930. en 1934 iĝis ĉefo de SIM (la faŝismaj Sekretaj Servoj).
Li komandis la intervenkorpuson sendita de la fascista Italio en la Hispana enlanda militon.
Poste partoprenis la militpaŭzajn pritraktadojn inter Italio kaj Francio en 1940. Iĝis en 1942 staboĉefo de la itala armeo, sed poste li komandas la 2-an Armeon dum ties militagoj en Kroatio (tiam Jugoslavio); li tiam admonas siajn virojn: "apliki la ordonojn sen vanta kompato", kaj fakte la kontraŭpersekuto al la Jugoslava gerilo estis teruriga. (kvankam iuokaze li protektis aron da judoj, kiujn la germanoj deziris irigi en la nazi-aj ekstermejoj)
Novembre 1943 li denove estas staboĉefo kaj estis enlandorda ministro de Mussolini, mitralo en mano li protektis la fuĝon de la itala reĝo en 1943.

Post la milito li estis juĝata pro militkrimoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.