Marionetejo de fabeloj

La «Marionetejo de fabeloj» (hispane «El Retablo de las maravillas») estas unu el la 8 intermezoj verkitaj de Miguel de Cervantes kaj publikigitaj ene de la volumo Ok komedioj kaj ok intermezoj neniam reprezentitaj, de 1615.

Marionetejo de fabeloj
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr
Kovrilpaĝo de la Intermezoj de Miguel de Cervantes, inter kiuj Marionetejo de Fabeloj.

La historio estas versio el la orienta anonima rakonto kiu estis kutime versigita okcidente, ekde unu el la rakontoj de "La grafo Lukanor" (pri kio okazis al reĝo kun la trompoŝtelistoj kiuj kudris la tukon) ĝis la La novaj vestoj de la Imperiestro, versio, kiun kompilis Hans Christian Andersen.

En ĉi tiu rakonto, du friponoj trompas la vilaĝanojn kaj estrojn per malvera marionetejo supozeble nur videbla de malbastardaj filoj, rilate al sangopureco, montrante la hispanan hipokritecon de la epoko.

Rakont-intriga disvolvo redakti

Komence, eniras vilaĝen du friponoj, Chanfalla [ĉanFAja], viro posedanto de marionetejo, kaj lia kunulino Chirinos. Ili pretendas havi marionetejon videbla nur por malbastarduloj.

 
Moderna versio de Chanfalla kaj Chirinos, la du trompoŝtelistoj ruzaj de Marionetejo de Fabeloj, de Miguel de Cervantes.

Sur la marionetejo (eta teatro en kiu la roluloj estas marionetoj) oni vidos historion, kiu havas strangaĵon, t.e: nur la malbastardaj filoj kiuj ne havas judan aŭ islamanan sangon videblos ĝin, do filoj de pura sango kaj malnovkristano (laŭlitere laŭ la tiamaj reguloj de sangopureco el la epoko).

Do, la spektanto, tute konscia pri la fakto ke oni trompadas la ĉeestantojn, (eĉ ankaŭ la estrarojn), amuziĝas pro la kritiko intensa al la hipokrita tradicio.

Finas la intermezo tuj kiam aperas militisto (Furrier) kiu postulas politikan povon al la vilaĝaj urbestroj por ŝirmi siajn lacegajn soldatojn. Nekonanta la falsan lertecon de la marionetejo, ne gravas al li ĉu diri la veron aŭ ne. Kaj do, li klamas: Ĉi tie ne ekzistas marionetejo! Ĉe tio, la trompituloj ekmokas lin, (insultas lin 'judulo!' aŭ 'malkristanulo!', 'bastardulo!') kaj ĉagreniĝita, li koleras, kun la intermeza finaĵo, kaj bruaj batadoj.

Ĉi tiu verko de Miguel de Cervantes taŭgas kiel ekzemplo de intermezo en la teatraĵaro de la Hispana Ora Jarcento; mallonga intermezo, unuakta, celita por esti rolita inter akto kaj akto el pli longateatraĵo, kun burleskaj kromtonoj, senĉesa movado, kaj ekkrioj el la roluloj.

Roluloj redakti

  • Chanfalla
  • Rabelín
  • Chirinos
  • Vilaĝestro
  • Benito Repollo
  • Teresa Repollo
  • Juan Castrado
  • Juana Castrado
  • Rabel
  • Pedro Capacho
  • Furrier
  • Nevo de Benito
  • Aliaj vilaĝanoj