Mark Odom HATFIELD (naskiĝis la 12-an de julio 1922, mortis la 7-an de aŭgusto 2011) estis usona politikisto (Respublikano) kaj edukisto el la ŝtato Oregono.

Mark Hatfield
Persona informo
Mark Hatfield
Naskiĝo 12-an de julio 1922 (1922-07-12)
en Dallas
Morto 7-an de aŭgusto 2011 (2011-08-07) (89-jaraĝa)
en Portlando
Tombo Willamette National Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato WillametteUniversitato Stanford • Willamette University College of Law • North Salem High School • George Fox University vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Antoinette Hatfield vd
Profesio
Okupo politikistooficiro • pacaktivisto • dojenoverkisto • politikologo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li servis dum 30 jaroj (1967 - 1997) kiel usona senatano de Oregono kaj kiel membro (eĉ foje estro) de la komitato pri disponigado de mono. Denaska oregonano, li deĵoris en la usona mararmeo en Pacifiko dum la 2-a mondmilito. Antaŭ la milito li studis ĉe Universitato Willamette, kaj post la milito li akiris bakalaŭran gradon de Universitato Stanford, poste revenis al Oregono kaj profesoriĝis ĉe Willamette.

Dum sia profesorado, Hatfield servis ankaŭ en la oregona parlamento, en ambaŭ ĉambroj. Kiam li havis 34 jarojn, li elektiĝis kiel Ŝtatsekretario de Oregono, kaj du jarojn poste elektiĝis kiel la 29-a ŝtatestro de Oregono. Li estis la plej juna oficanto en la historio de ambaŭ tiuj postenoj. Post du elektoperiodoj kiel ŝtatestro, li elektiĝis kiel usona senatano..

Fontoj redakti

La artikolo baziĝas sur la anglalingva vikipedio.