Mark Morris (29a de aŭgusto, 1956, Seattle) estas usona koreografo, dancisto kaj direktoro de danco.

Mark Morris
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1956 (1956-08-29) (67-jaraĝa)
en Seatlo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Franklin High School
Okupo
Okupo arta direktoro • koreografo • dancisto
TTT
Retejo http://www.markmorrisdancegroup.org
vdr

Post studoj en sia naskareo, Morris translokiĝis al Novjorko, kie li establis sian propran kompanion, nome la Mark Morris Dance Group, kiu premieris en 1980. Inter 1988 kaj 1991, ĝi estis la lokkompanio en la Reĝa Monteatro de Bruselo.

En 1990, Morris kaj Miĥail Bariŝnikov fondis la White Oak Dance Project (Baletprojekton Blanka Kverko), nome grupo formita de la koregrafo kaj kiu ludis nuntempan dancon.

El 1994, Morris kreis ses verkojn por la Baleto de San Francisco. Li ricevis ankaŭ komisiojn el kompanioj kiel la Usona Ballet-teatro (American Ballet Theatre), la Baleto de Bostono kaj la Baleto de la Opero de Parizo. Li multe laboris por opero, reĝisorante kaj koregrafiante produktaĵojn por la Operdomo de Novjorko, la Angla Nacia Opero kaj la Royal Opera House, nome Covent Garden. La plej ĵusa estis reĝisori kaj koregrafii King Arthur por la Angla Nacia Opero en junio de 2006.[1]

Inter la verkoj plej elstaraj de Morris estas The Hard Nut (1991), nome partikulara versio de La Nuksrompilo etosigita en la 1960-aj jaroj, L'Allegro, Il Penseroso, ed Il Moderato (1988), Dido and Aeneas (1989), The Office (1995), Greek to Me (2000), dancoversi de la opero de Virgil Thomson–Gertrude Stein nome Four Saints in Three Acts (2001), la baleto The Garden (2001) kaj la verkoj de moderna danco V (2002) kaj All Fours (2004).[2]

Morris kaj lia Dancogrupo kunlaboris ankaŭ kun la violonĉelisto Yo-Yo Ma en Falling Down Stairs, en filmoj kaj en aliaj projektoj.

Notoj redakti

  1. «Review: Mark Morris Dance Performs Whelm and Words at BAM». The New York Times. 24a de aprilo 2015. alirita la 9an de marto 2019.
  2. «Review: Mark Morris Dance Performs Whelm and Words at BAM».