Mark Wheelis

usona mikrobiologo

Mark L. WHEELIS estas usona mikrobiologo. Wheelis estas nune profesoro en la Altlernejo de Biologiaj Sciencoj, Universitato de Kalifornio (Davis).[1] Carl Woese kaj Otto Kandler kun Wheelis verrkis gravegan sciencan artikolon Towards a natural system of organisms: proposal for the domains Archaea, Bacteria, and Eucarya kio fakte diskonigis la malkovron de la arkeoj kaj proponis ŝanĝon el la duregna sistemo de Prokariotoj kaj Eŭkariotoj al la tri-domania sistemo de domanioj Eŭkariotoj, Bakterioj kaj Arkeoj.[2]

Mark Wheelis
Persona informo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo mikrobiologo
vdr

La esploraj interesoj de Wheelis estas ĉe la historio de la biologia milito.[1] Li kun-aŭtoris (kun Larry Gonick) The Cartoon Guide to Genetics (1983). Wheelis havigis la sciencan sciaron kaj tekston, dum Gonick kontribuis per la ilustraĵoj kaj humoro.[3]

Verkoj redakti

  • Larry Gonick & Mark Wheelis, The Cartoon Guide to Genetics, Longman Higher Education, 1983, 216 pp.
  • "Biological Warfare before 1914", In: Geissler E, Moon JEvC, editors. Biological and toxin weapons: research, development and use from the Middle Ages to 1945. London: Oxford University Press; 1999. pp 8–34.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mark L. Wheelis. University of California, Davis (2011). Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 3a de Septembro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2018-07-23.
  2. Randau, Lennart (18a de Oktobro 2010). "Prokaryotic Small RNA Biology". Arkivigite je 2013-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Max-Planck-Institut für terrestrische Mikrobiologie de Marburgo. Max Planck Societo. Alirita la 23an de Julio 2018.
  3. Larry Gonick & Mark Wheelis, The Cartoon Guide to Genetics, Longman Higher Education, 1983, 216 pp. (ISBN 978-0064604161).

External links redakti