Markemblemo estas speciala signo uzita de firmao aŭ institucio, metita sur ion kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin. Markemblemo estas originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombro k.a. kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj. Multaj firmaoj uzas kiel markemblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.

Markemblemo de la Fondaĵo Vikimedio
Infana tago inspirita je la markoemblemo de vikipedio.

Origino redakti

La uzo de markemblemo rapide progresas dum industria epoko. Konkurenco kaj tutmonda merkata ekonomio devigis firmaojn esti videblaj. Reklamo estis pli kaj pli uzita. Ĉiu entrepreno bezonis krei sian propran videblan identecon. Por esti rekonita, fabrikistoj markis siajn produktojn per simbolo, signo aŭ emblemo kaj la nomo de sia firmao.

Fasonado redakti

Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Krei markemblemon estas grafik-fasonada laboro.

Markemblemoj kaj Esperanto redakti

 
Esperanta eldono de la Vikipedia emblemo

Ekzistas publikaĵo en la nederlanda lingvo kiu donas superrigardon de pli ol 100 belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por sia aktivado.[1]

Referencoj redakti

  1. (nl) Yves Nevelsteen, 100+merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), 2019, eld. FEL , 62 pp., formatoj A4, A5.

Vidu ankaŭ redakti