Marko Antonio (latine: Marcus Antonius, ĉirkaŭ 831-a de aŭgusto 30 a.K.) estis romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro. Li batalis kontraŭ la respublikanoj kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en la marbatalo de Aktio.

Marko Antonio
Persona informo
M.Antonius M.f.M.n.
Naskiĝo ĉirkaŭ 83
en Romo, Romia respubliko
Morto 1-a de aŭgusto 30 a.K.
en Aleksandrio, Ptolemea Egiptio
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Marcus Antonius vd
Patrino Julia vd
Gefratoj Antonia • Gaius Antonius • Lucio Antonio vd
Edz(in)o Fadia • Antonia Hybrida Minor • FulviaOktavia la pli junaKleopatro vd
Amkunulo Volumnia Cytheris • Glaphyra vd
Infanoj Antonia • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius • Kleopatro Seleneo • Alexander Helios • Antonia la plej AĝaAntonia la Juna • Ptolemeo Filadelfo vd
Profesio
Okupo Romia politikisto • Ancient Roman military personnel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.

Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia tempo: Farsalo (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo, Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31) kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti