Marko Valerjo Probo

Marko Valerjo Probo, Marcus Valerius Probus, konata ankaŭ kiel M. Valerius Probus BerytiusProbo la Beritano[1] (ĉirkaŭ 20/30 – 105 n.e.), estis romia gramatikisto kaj kritikisto, kiu floris dum la regado de Nerono.[2]

Marko Valerjo Probo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2050 (2050-01-01)
en Bejruto
Morto 30-an de novembro 104 (0104-11-30) (-1946-jaraĝa)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo filologo • militisto
Verkoj Appendix Probi
vdr

Li estis studento pli ol instruisto, kaj dediĉis sin al la kritiko kaj klarigo de tekstoj de klasikaj aŭtoroj (speciale la plej gravaj romiaj poetoj) pere de marĝenaj notoj aŭ signoj, laŭ la maniero de la gramatikistoj el Aleksandrio. Tiel li traktis verkistojn kiel Horaco, Lukrecio, Terentio kaj Persio, la biografio de tiu lasta estis probable prenita el la enkonduko de Probo al sia eldono de la poeto. Kun la escepto de tiuj tekstoj, li publikigis malmulte, sed liaj legaĵoj estis konservitaj en notoj fare de liaj lernantoj. Kelkaj el liaj kritikoj pri Vergilio povis esti konservitaj en la komentario pri la Eklogoj kaj en la Georgiko kiu estas laŭ lia nomo.

Notoj redakti

  1. Linda Jones Hall, Roman Berytus: Beirut in Late Antiquity, Routledge, 2004
  2. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Probus, Marcus Valerius". Encyclopædia Britannica. 22 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 408.