Marko (krom havi aliajn signifojn) estis la nomo de diversaj ŝtataj pagiloj en la Soveta okupacia zono de Germanio kaj la Germana Demokratia Respubliko (GDR) inter la jaroj 1948 kaj 1990. La moneroj kaj monbiletoj de tiu valuto eldoniĝis ekde la jaro 1948 de la "Germana Monbileta Banko" (Deutsche Notenbank, institucio de la fondiĝanta ŝtato GDR) kaj ekde la jaro 1968 de la "Ŝtata Banko de GDR" (Staatsbank der DDR). La sekvaj valutoj nomataj "Marko" estis eldonitaj sur la teritorio de GDR:

Mark
eksvaluto • marko
Ŝtato: GDR
Subdivido: 100 pfenigoj
Kodo laŭ ISO 4217: DDM
Mallongigo: M (ekde la jaro 1968)
Ŝanĝokurzo ne aplikebla

(1948-1990)

vdr
antaŭa flanko de monero je 1 marko de GDR el la jaro 1975

La 1-an de julio 1990 en GDR ekvalidis kiel ŝtata valuto la germana marko, kiu antaŭe jam estis la ŝtata pagilo en okcidenta Germanio. Kvar monatojn pli poste, la 3-an de oktobro 1990, la federaciaj landoj de GDR aliĝis al la teritorio de Federacia Respubliko Germanio kaj la socialisma ŝtato GDR ĉesis ekzisti.

1 marko de GDR egalis al 100 pfenigoj (mallongigo "Pf.").

La marko de GDR estis "enŝtata valuto", do ne estis ŝanĝebla al alilanda valuto en interŝtata komerco aŭ internacia turisma trafiko. La transporto de moneroj aŭ monbiletoj de la valuto en la teritorion de GDR aŭ el ĝi estis strikte malpermesitaj. En internacia komerco la ŝtataj socialismaj entreprenoj de GDR kalkulis per kalkulaj unuoj korespondaj al la okcidenta germana marko (GDR-lingvaĵe nomataj "Valuta-Verrechnungseinheiten" respektive "Valuta-Mark"). Eksterlandaj valutoj en la vendejoj de GDR ne estis permesitaj. Esceptoj estis la okcident-valutaj vendejoj "Intershop", en kiuj varoj nur povis esti pagataj per valutoj de "kapitalismaj" valutoj el la ŝtatoj de la Okcidenta Bloko. Por feriaj vojaĝoj al aliaj landoj de la Orienta Bloko, GDR-civitanoj en limigita kvanto ankaŭ povis interŝanĝi privatan monon de la GDR-a enŝtata valuto al paralelaj aliaj enŝtataj valutoj de aliaj socialismaj ŝtatoj de la politika bloko. Turistoj el la ŝtatoj de la Okcidenta Bloko, kiuj post venko de la administraj malhelpoj sukcesis viziti la ŝtaton GDR, devis interŝanĝi difinitan sumon po tago (fiksitan de la Ŝtata Banko de GDR) de sia nacia valuto al la enŝtata valuto marko de GDR.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti